Bandar-e Anzali

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bandar-e AnzaliBandar-e Enzeli (perslingve: بندر انزلی), Bandar-e Pahlavi (perslingve: بندر پهلوی) antaŭ la Irana revolucio estas havenurbo kaj ripozloko en norda Irano, sur bordo de la Kaspia maro kun ĉ. 110.000 loĝantoj (2004). Ĝin interligas aŭtovojo kun Mazenderano, Azerbajĝano kaj Tehrano.

La urbo estis fondita komence de la 19-a jarcento, la rusoj okupis ĝin en 1920 kaj deklaris la Gilanan Sovetan Respublikon, kiu falis en 1921.

La urbo konstruiĝis sur du sablaj duoninsuloj, ĉe la Mordab-laguno. La haveno troviĝas inter la du duoninsuloj.

La urbo ankaŭ hodiaŭ estas la plej granda kaspia haveno de Irano.