Banko de Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banko de Italio
Oficiala nomo Banca d’Italia (itale)
la centra banko de Italio en la palaco Koch ĉe la straro via Nazionale
la centra banko de Italio en la palaco Koch ĉe la straro via Nazionale
la centra banko de Italio en la palaco Koch ĉe la straro via Nazionale
centra bankobankonegoco
Sidejo Romo, Italio
Prezidanto Mario Draghi
Centra banko de  Italio
Valuto

Eŭroj

ISO 4217 EUR
Retejo

http://www.bancaditalia.it

Antaŭa(j) institucio(j)

Banca Nazionale del Regno, Banca Nazionale Toscana, Banca Toscana di Credito kaj Banca Romana

Sekva(j) institucio(j)

Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde la jaro 1999)

vdr

La Banko de Italio - itale Banca d’Italia - estas la centra banko de Italio. Ĝi fondiĝis en 1893 kiel akcia kompanio, en 1936 iĝis institucio de publika juro kaj ekde la jaro 1981 estas sendependa de la ŝtata registaro de Italio. Kune kun la aliaj centraj bankoj de la EU-membroŝtatoj kaj la en la EU-Staaten kaj la Eŭropa Centra Banko (ECB) ekde la jaro 1999 ĝi konsistigas la Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj. Antaŭ tio ĝi produktigis kaj cirkuligis la nacian valuton de Italio, la itala liro (ITL). La valutopolitikan rolon de la banko en 2001 transprenis la Eŭropa Centra Banko. Nun, inter alie, la Banko de Italio produktigas la italajn eŭro-monerojn, sed krome plu garantias sufiĉan kvanton da monbiletoj kaj moneroj enlande, kontrolas la komercajn bankojn en Italio, rekomendas la laŭkonstituciajn italiajn ŝtatajn instancojn en financaj temoj kaj aktivas en ekonomia esplorado. La sidejo de la Banko de Italoio situas en la palaco Koch en Romo. Nuna banka prezidanto (laŭ la stato de aŭtuno 2011) estas Mario Draghi.

Ĝisnunaj estroj de la Banko de Italio

En la historio de la Banko de Italio laŭ la stato de majo 2010 ĝis nun estis 3 ĝeneralaj direktoroj kaj 8 bankestroj (governatori).

La ĝisnunaj ĝeneralaj direktoroj kaj 8 bankestroj de la Banko de Italio[1]
oficperiodo nomo posteno
decembro 1893 – februaro 1894 Giacomo Grillo ĝenerala direktoro
februaro 1894 – novembro 1900 Giuseppe Marchiori ĝenerala direktoro
novembro 1900 – decembro 1930     Bonaldo Stringher ĝenerala direktoro
januaro 1931 – junio 1944 Vincenzo Azzolini bankestro (governatoro)
januaro 1945 – majo 1948 Luigi Einaudi bankestro
aŭgusto 1948– aŭgusto 1960 Donato Menichella bankestro
aŭgusto 1960– aŭgusto 1975 Guido Carli bankestro
aŭgusto 1975– oktobro 1979 Paolo Baffi bankestro
oktobro 1979– aprilo 1993 Carlo Azeglio Ciampi     bankestro
majo 1993– decembro 2005 Antonio Fazio bankestro
ekde februaro 2006 Mario Draghi bankestro

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. bancaditalia.it: historia tabelo (angle) laŭ stato de majo 2010