Barbuñales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbuñales
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22132
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 0° 5′ U (mapo)42.016666666667-0.083333333333343Koordinatoj: 42° 1′ N, 0° 5′ U (mapo) [+]
Alto 468 m [+]
Areo 18,748621 km² ( 187 4.8 621 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barbuñales (Provinco Ŭesko)
Barbuñales (Provinco Ŭesko)
DEC
Barbuñales
Barbuñales
Situo de Barbuñales
Barbuñales (Hispanio)
Barbuñales (Hispanio)
DEC
Barbuñales
Barbuñales
Situo de Barbuñales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barbuñales [+]
vdr

Barbuñales [barbuNJAles] (aragone Barbuñáis)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro, iomete oriente de la rivero Alcanadre.

Ĝi limas norde kun Lascellas-Ponzano kaj oriente kun Laluenga ene de la komarko.

La loĝloko Barbuñales mem (468 msm)[2] estas je 42 km oriente de Huesca, komunikata laŭ la ŝoseo A-2204 kun Pertusa sudokcidente, kaj kun Peraltilla nordoriente kaj tie kun la aŭtoŝoseo A-22.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio la loknomon de la najbara "Azlor". La ebla ekzistado de tura fortikaĵo atestas pri la defenda gravo de la loko. Tiukadre la municipa blazono montras du bildojn de kastelo. Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj.

En 1395 doña María, edzino de la infanto Martín, vendis Pertusa kaj ĝiajn domarojn, inter kiuj Barbuñales, al Bernardo de Pinós. [3] En 1414 Barbuñales estis domaro de Pertusa. [4] En 1417 la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono vendis Pertusa kaj ĝian domaron Barbuñales al Berenguer de Bardají. [5] En 1496 la reĝo Ferdinando la 2-a de Aragono konfirmis la vendon de 1417. [6]

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj al la areo de Bielsa kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Barbuñales kie oni malaltiĝis el 431 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 98 loĝantoj (2022).[7]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Laŭrenco (baroka de 1666) kun kapelo de familio Azara, kie estas novklasiko tombejo de Nicolás de Azara; Ermitejo de Sankta Barbara; fontano Fuente de las Calzadas (1571); restaĵo de eble islamdevena gvatoturo nomita "Torre Moreu"; proksime de la rivero Alcanadre estas restaĵoj de iama setlejo konata kiel "Pueblo de Lizana", krom la naturaj lokoj (kverkarbaro de Lizana) ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Topónimos: pueblos con nombre local en aragonés en Gran Enciclopedia Aragonesa». Arkivita el originalo la 11an de januaro 2012. Konsultita la 19an de oktobro 2009.
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. (SINUÉS, nº. 1412)
  4. (ARROYO, p. 100)
  5. (SINUÉS, nº. 1414)
  6. (SINUÉS, nº. 1417)
  7. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]