Basic Instinct

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basic Instinct
filmo
Originala titolo Basic Instinct
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 17 mar. 1992, 20 mar. 1992, 21 maj. 1992, 12 feb. 1992, 1992, 13 nov. 1992
Ĝenro krimfilmo, mistera filmo, erota suspensa fikcio, erotika filmo, suspensa filmo, filma dramo, samseksemeca filmo
Kameraado Jan de Bont
Reĝisoro(j) Paul Verhoeven
Produktisto(j) Mario Kassar • Alan Marshall
Scenaro Joe Eszterhas
Filmita en San-Francisko
Loko de rakonto San-Francisko
Muziko de Jerry Goldsmith
Rolantoj Michael Douglas • Sharon Stone • George Dzundza • Jeanne Tripplehorn • Daniel von Bargen • Stephen Tobolowsky • Dorothy Malone • James Rebhorn • Wayne Knight • Bruce A. Young • Chelcie Ross • Denis Arndt • Jack McGee • Leilani Sarelle • Mitch Pileggi • Benjamin Mouton • Mary Pat Gleason • Anne Lockhart • David Wells • Freda Foh Shen • Peter Appel
Produktinta firmao Carolco Pictures 
Canal+ 
StudioCanal 
Columbia Pictures
IMDb
vdr

Basic Instinct (Baza instinkto) estas usona filmo de 1992 reĝisorita de Paul Verhoeven kun ĉefa aktorado de Sharon Stone kaj Michael Douglas.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Catherine Tramell (Sharon Stone), riĉa romanistino vivanta ĉirkaŭita de iamaj murdistoj, estas supozita murdisto de amanto, nome la rok-stelulo Johnny Boz. Tiu estis murdita per frapoj de glacipikilo en cirkonstancoj similaj al tiuj priskribitaj en unu de la policromanoj kiujn ŝi verkis. La romanoj de Catherine estas miksaĵoj de sekso kaj krimo kun la bazaj instinktoj. Nick Curran (Michael Douglas), policano zorgita pri la esplorado, luktanta kontraŭ peza procesa pasinteco, devas fronti tiun «manton». Ŝi ne dubas uzi siajn ĉarmojn por alveni al siaj celoj. Li siaflanke sentas sin seksaltirita de la bela romanisto. Komplikas la situacion diversaj roluloj. Beth Garner (Jeanne Tripplehorn) estas psikologino de la polico kiu devas kontroli la regeneradon de la iama konflikta policano. Ŝi siaflanke ĝuas samsekseman rilaton kun amikino Roxy (Leilani Sarelle). Finfine Nick kaj Catherine seksumas, for de la scio de ĉiuj policestroj, kiuj suspektas pri tiu maltaŭga rilato. Siaflanke Roxy pro ĵaluzo baraktas por murdi la policanon Nick, sed tio malsukcesas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj kaj geaktoroj[redakti | redakti fonton]

  • Michael Douglas - Det. Nick Curran
  • Sharon Stone - Catherine Tramell
  • George Dzundza - Gus Moran
  • Jeanne Tripplehorn - Drino. Beth Garner
  • Denis Arndt - Lt. Philip Walker
  • Leilani Sarelle - Roxy
  • Bruce A. Young - Andrews
  • Chelcie Ross - Kapt. Talcott
  • Dorothy Malone - Hazel Dobkins

Komentoj[redakti | redakti fonton]

En la kinhistorio la filmo iĝis mejloŝtono. Same oni povas diri ankaŭ pri aparta sceno en kiu oni pridemandas la romanistinon, pri kiu la policanoj suspektas, ke ŝi estas la murdisto; dume ŝi svingas siajn krurojn montrante intimajn partojn, okazigante gapadon de la multaj ĉeestantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Basic Instinct en la hispana Vikipedio.