Batalo de Majsalun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Majsalun (arabe معركة ميسلون), nomata ankaŭ Batalo de la Majsaluna MontopasejoBatalo de Ĥan Majsalun, estis kvar-hora batalo okazinta inter fortoj de la Araba Regno de Sirio kaj la Franca Armeo de Levantenio la 24an de julio 1920 proksime de Ĥan Majsalun en la montaro Anti-Lebanono, ĉirkaŭ 25 km okcidente de Damasko.

En oktobro 1918, la arabaj ribeluloj, sub estreco de Haŝemida Emiro Fajsalo, estis kontrolintaj Damaskon dum la Brit-apogita Araba Ribelo kontraŭ la Otomana Imperio. Fajsalo poste formis registaron sub aliancita brit–franca interkonsento. Tamen la Francoj trafis lokajn ribelojn kiam iliaj fortoj eniris en la landon, kaj en marto 1920, Fajsalo estis proklamita reĝo de Sirio. Unu monaton poste, la Ligo de Nacioj atribuis Sirion al Francio kiel mandato.[1]

La Batalo de Majsalun eksplodis kiam la Francaj fortoj venis el Libano por certigi la kontrolon super Damasko kaj elpostenigi la registaron de Fajsalo. Kun restaĵoj de Siria armeo kaj lokaj volontuloj, la militministro de Fajsalo nome Generalo Jusuf al-'Azma, klopodis fronti ilin. La multe plej bone ekipitaj francaj trupoj, estritaj de la Generalo Mariano Goybet, venkis super al-'Azma, kiu mortis dum la batalo. La Francoj eniris en Damaskon la venontan tagon, trafante malgrandan reziston. Tuj poste, Fajsalo estis elpelita el Sirio. Spite la malvenkon de la Siria armeo, la batalo estis rigardita en Sirio kaj en la cetero de la Araba Mondo kiel simbolo de kuraĝa rezistemo kontraŭ multe pli forta, imperia potenco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. William E. Watson. (2003) Tricolor and Crescent: France and the Islamic World. Greenwood Publishing Group, p. 53–. ISBN 978-0-275-97470-1.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Moubayed, Sami M. The Politics of Damascus 1920–1946. Urban Notables and the French Mandate (Dar Tlass, 1999)