Battonya

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Battonya (batonja) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en subregiono Mezőkovácsháza.

Katolika preĝejo en Battonya

Bazaj informoj

Situo

Battonya situas sur ebenaĵo, apud la hungara-rumana landlimo, laŭ flankovojoj, fine de fervojo el Mezőhegyes.

Historio

Battonya estis unuafoje menciita en 1340. Ĝi estis posedaĵo de János Hunyadi en 1453, poste tiu de Ravazdi-familio. La turkoj en 1566 okupis la regionon, la komunumo senhomiĝis. Battonya iĝis kampurbo inter 1839-1873. En 1814 baroka katolika preĝejo, en 1896 impona sinagogo konstruiĝis. La evoluon de la urbo rompis la trianona pacdiktato, kiu malhelpis la pluan evoluon.

En 1984 malfermiĝis "SOS infanvilaĝo", tio estas grupo da familiaj domoj por georfoj. Battonya iĝis urbo en 1989. La urbo havas termalan banejon.

Vidindaĵoj

Ĝemelurbo

Gravaj personoj