Bazna (hungare: Bázna, germane: Baassen) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Mediaș. En 1910 ĝi havis 1 652 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj); en 1992 1 715 (rumanoj, ciganoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1302. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő (reĝa departemento) vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Boian kaj Velț.