Bruiu
El Vikipedio
Bruiu (bruju) (hungare: Brulya, germane: Braller) estas komunumo en Rumanio okcident-nordokcidente de Făgăraş. En 1910 ĝi havis 1020 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj); en 1992 491 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1307. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Nagy-Küküllő vármegye). Administre apartenas al ĝi Gherdeal.
Fonto[redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
