Beáta Grolmuszné Vértessy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beáta Grolmuszné Vértessy
Persona informo
Naskonomo Vértessy Beáta
Naskiĝo 15-an de junio 1961 (1961-06-15) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato de Ĉikago
Okupo
Okupo biokemiisto • universitata instruisto
vdr

Beáta Grolmuszné Vértessy [grolmusnÉ vErteŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Grolmuszné Vértessy Beáta estas hungara biokemiisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022). Ŝia mallonga geedziĝa nomo estis Grolmuszné.

Beáta Grolmuszné Vértessy[1] naskiĝis la  15-an de junio 1961(nun 1961-06-15) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Beáta Grolmuszné Vértessy akiris MSc-diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1984. Post la diplomo ŝi ricevis akademian stipendion 3 jarojn, dum ŝi plustudis kaj akiris plian MSc-diplomon en Universitato de Ĉikago en 1987. Hejmenveninta ŝi eklaboris en akademia instituto. Ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1991, en la sama jaro ŝi atingis sciencan gradon Ph.D. en Scienca Universitato Loránd Eötvös, ŝi doktoriĝis (DSc) en 2001 antaŭ la Scienca Akademio kaj en la sama jaro ŝi fondis novan esplorgrupon. Ekde 2011 ŝi instruis en la Teknikuniversitato kiel katedrestro. Ŝia esplorkampo estas struktura, molekula kaj ĉela biologioj.

Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn en 1988 kaj 1990. Ŝi ricevis premiojn inter 1979-2023.

Elektitaj kontribuoj (ĉiam kunaŭtoro)[redakti | redakti fonton]

  • Structural insights into the catalytic mechanism of phosphate ester hydrolysis by dUTPase (2004)
  • Detection of uracil within DNA using a sensitive labeling method for in vitro and cellular applications (2016)
  • Discovery of two new isoforms of the human DUT gene (2023)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.