Beatrice Cenci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Beatrice Cenci (bildo iam atribuita al Guido Reni)

Beatrice CENCI, naskita la 6-an de februaro 1577 en Romo, mortinta samloke la 11-an de septembro 1599, estis ano de roma patricia familio. Ŝi estis ekzekutita pro konspiro pri murdo de ŝia patro Francesco Cenci. Ŝia konfeso estis atingita per torturado.

Ŝia vivo iĝis literatura temo interalie por jenaj aŭtoroj: Antonin Artaud, Astolphe de Custine, Charles Dickens, Alberto Moravia, Alfred Nobel, Percy Bysshe Shelley, Juliusz Słowacki kaj Stendhal.