Beatrice Rosen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beatrice Rosen
Persona informo
Naskonomo Béatrice Rosenblatt
Naskiĝo 29-an de novembro 1977 (1977-11-29) (46-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco UsonoFrancio
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
TTT
Retejo https://beatricerosen.wordpress.com
vdr

Beatrice Rosen, ankaŭ konata kiel Beatrice Rosenblatt (naskiĝis la 29-an de novembro 1977 en Novjorko ) estas francdevena usona aktorino.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Beatrice Rosen kun t-ĉemizo La Stelo.

Kune kun siaj gepatroj - franca patrino kaj hungardevena usona patro - Rosen pasigis sian infanaĝon en Parizo kaj komencis sian aktoran karieron en la aĝo de dek jaroj kiel sceneja aktorino en teatraj produktadoj en la lernejo. Post kompletigo de ŝia lerneja edukado, ŝi studis aktoradon. Rosen faris ŝian debuton en televidaj serioj kaj francaj filmoj. Ŝi jam aktoris en pli ol 20 filmoj.

La sukceso de Rosen en Usono venis kun la filmo American Princess (2004). Beatrice iĝis vaste konata pro sia rolo kiel la rusa baletistino Nataŝa en la filmo "La malhela Kavaliro" en 2008. Sekvis filmoj kiel The Dark Knight (2008) kun Christian Bale kaj Heath Ledger same kiel la usona katastrofa filmo 2012 de reĝisoro Roland Emmerich, en kiu ŝi alfrontas la finon de la mondo kiel Tamara kune kun John Cusack kaj Danny Glover inter aliaj[1]. Ŝi ankaŭ ludis en la drama filmo Peaceful Warrior (Paca militisto) publikigita la 26-an de junio 2006, bazita sur la aŭtobiografia libro The Way of the Peaceful Warrior de Dan Millman kiu rakontas pri la potenco de la homa spirito.

Filmo Peaceful Warrior (Paca militisto)[redakti | redakti fonton]

Dan Millman (Scott Mechlowicz) estas talenta atleto kies deziro al sukceso movas ĉion kion li faras. Kiam mistera fremdulo (Nick Nolte kiu en la filmo nomiĝas Sokrato) malfermas la okulojn de Dan al nova vizio de forto kaj kompreno, la olimpika esperemulo trovas ke li daŭre havas multon por lerni kaj pli da oferoj por fari. La aŭtoro, Dan Millman, estas inĝeniero-fizikisto, kiu parolas pri transhumismo, sinkronigo, reveno de homa konscio kaj de homaro ekipita per animo por diri al ni, ke ne ekzistas fatalo kaj ke turnopunkto al pli bona, pli brila estonteco eblas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Beatrice Rosen, arkivita el la originalo la 25-an de decembro 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]