Bajt Lahija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bejt Lahija)
Bajt Lahija
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 89 838  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 33′ N, 34° 30′ O (mapo)31.553934.501380555556Koordinatoj: 31° 33′ N, 34° 30′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Bajt Lahija (Palestina aŭtonomio)
Bajt Lahija (Palestina aŭtonomio)
DEC
Bajt Lahija
Bajt Lahija
Situo de Bajt Lahija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beit Lahia [+]
vdr

Bajt Lahija (arabe : بيت لاحيا) estas urbo situanta en la nordo de la Gazaa Sektoro, norde de la rifuĝejo Ĝabalija kaj okcidente de Bait Hanun. Laŭ la datumoj de la Palestina Centra Agentejo de Statistiko, la loĝantaro de Bajt Lahija, en la mezo de 2006, estis 59,540.

En la pasinteco, la urbo estis fama danke al la rezervujo de dolĉa akvo situanta sub ĝi, el kiu la lokaj loĝantoj ĉerpis por siaj bezonoj kaj tiuj de iliaj brutaro kaj por ilia agrikulturo de fruktarbaretoj kaj legomoj kiuj estas konataj pro siaj bongusto.

La akvopuriginstalaĵo de la norda Gaza Sektoro ankaŭ situas tie. La instalaĵo estas uzita fare de la loĝantoj de la urbo kaj de la regiono kaj helpas ilin trakti la daŭran akvokrizon.

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

En la elfosado de fundamentoj por konstruado de domo, kiu okazis en 2012 en la urbo, estis trovitaj restaĵoj de domo kun mozaika planko, verŝajne de la Fbizanca periodo [1]. En la okcidento de la urbo, proksime de la vilaĝo de Alattatra, ekzistas la restaĵoj de vilaĝo de la otomana periodo.

Sur la okcidenta flanko de la urbo estas praa monteto kaj proksime estas la ruinoj de forlasita vilaĝo. En la vilaĝo ekzistas praa moskeo en kiu preĝĉambro kun mihrabo markanta la direkton de islama preĝo. La moskeo datiĝas de la fino de la Fatimida dinastio kaj la komenco de la Ajubida dinastio kaj la regado de Saladino. Ekzistas ankaŭ du aliaj moskeoj ŝajne de la otomana periodo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]