Belga Ligo Esperantista
Belga Ligo Esperantista (BLE) estis belga Esperanto-asocio fondita la 30-an de julio 1905. Inter la unuaj estraranoj estis Amatus van der Biest-Andelhof, prezidanto, Léon Champy, sekretario, Antoon Jozef Witteryck, vic-prezidanto, pastro Austin Richardson, vic-prezidanto kaj Oscar van Schoor, kasisto. En 1962 la ligo silente mortis kaj donis vivon al la nove fondita Belga Esperanto-Federacio.
Vidu akaŭ