Belorusia stacidomo (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal)
stacidomo • kapostacio • stacio sur tera surfaco • rekonilo
Situo
Geografia situo 55° 46′ 35″ N, 37° 34′ 52″ O (mapo)55.77639837.581115Koordinatoj: 55° 46′ 35″ N, 37° 34′ 52″ O (mapo)
Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal) (Moskvo)
Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal) (Moskvo)
DEC
Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal)
Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal)
Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal)
Situo de Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal)
Map
Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal)
Ecoj
Vendo de vojaĝbiletoj jes
Trakoj 11
Kajoj 7
Historio
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Rusiaj Fervojoj
Kodo ESR 198230
Kodo Ekspress-3 2000006
Ligita transporto Metroo:

050 Belorusskaja
020 Belorusskaja
Aŭtobusoj:12, 116
Trolebusoj: 1, 12, 18, 54

En TTT Belorusia stacidomo ĉe "ESR"
Belorusia stacidomo ĉe "Ekspress"
vdr

Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal, ruse Белору́сский вокза́л) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Smolenskaja" de Moskva fervojo.

Ĝi situas ĉe la placo Tverskaja Zastava (adreso:placo Tverskaja Zastava, domo 7).

De la stacio forveturadas trajnoj laŭ okcidenta direkto, interalie al Belorusio, Pollando kaj Kaliningrada provinco.

Historio

Konstruado de la fervojo inter Moskvo kaj Smolensk komenciĝis en 1860-aj jaroj. En fino de aprilo 1869 oni komencis konstrui la stacidomon. Solena malfermo de Moskva-Smolenska fervojo okazis la 19-an de septembro 1870. La nova stacidomo estis nomita Smolenska (Smolenskij). En novembro de 1871, post finkonstruado de la fervojo ĝis Bresto, ĝi akiris nomon "Brestskij" (Bresta). Ekde 1907 pasis rekonstruo de la stacidomo.

La 4-an de majo 1912 la fervojo estis alinomigita al Aleksandrova, la stacidomo ekestis "Aleksandrova" (Aleksandrovskij). En aŭgusto de 1922 du fervojoj estis kunigitaj al Moskva-Belorusia-Baltia fervojo kaj ekde tie oni nomis la stacidomon "Belorusia-Baltia" (Belorussko-Baltijskij). En majo de 1936 post laŭvica rekonstruo la stacidomo akiris sian nuntempan nomon.

Arkitekturo kaj teknikaj detaloj

La stacidomo havas 7 kajojn kaj 11 pasaĝerajn trakojn (Skemo de la stacidomo).

Trajnoj

De la stacio ekzistas regula trafiko (long-distancaj itineroj) ĝis la jenaj lokoj:

Lando Loko Trajnoj
Rusio Smolensk 33-34 "Smolensk", 111-112
Rusio Kaliningrado 29-30 "Jantarj", 147-148
Rusio Ribinsko 601-602 "Ribinsk"
Belorusio Minsko 1-2 "Belarusj", 11-12, 25-26 "Svisloĉ"
Belorusio Bresto 3-4 "Minsk", 7-8 "Slavjanskij Ekspres", 27-28 "Brest", 75-76, 131-132, 195-196
Belorusio Polack 39-40 "Dvina"
Belorusio Gomel 55-56 "Soĵ"
Belorusio Grodno 77-78 "Neman"
Litovio Vilno 5-6 "Lietuva"
Pollando Varsovio 9-10 "Polonez"
Ĉeĥio Prago 21-22
Francio Parizo 23-24
Francio Nico 17-18

Trapasantaj itineroj:

Komenco (fino) Fino (komenco) Trajnoj
Novosibirsko Minsko 63-64
Novosibirsko Bresto 103-104, 113-114
Arĥangelsko Minsko 133-134

Apudurbaj elektrotrajnoj

Kajoj kaj elektrotrajnoj (maldekstre - Aeroekspres)

Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Odincovo, Moĵajsk, Vjazjma kaj aliaj.

Ekzistas rapidtrajnoj "Aeroekspres" ĝis la flughaveno "Ŝeremetjevo".

En kulturo

  • "Belorusskij Vikzal" ("Belorusia stacidomo", ruse "Белору́сский вокза́л") estas sovetia filmo pri la Dua mondmilito.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj