Benő Doktorics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Benő Doktorics [doktoriĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Doktorics Benő estis hungara inventisto, inĝeniero.

Benő Doktorics [1] naskiĝis la 11-an de decembro 1879 en Kisgeresd. Li mortis la 13-an de marto 1958 en Martonvásár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Benő Doktorics akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1901. Ekde 1903 li laboris en fabriko de Hungaraj Ŝtatfervojoj, kie li okupiĝis pri lokomotivoj kaj aliaj maŝinoj. En 1906 lia studo atingis arĝentan medalon en ekspozicio en Milano. Paŝo post paŝo li ricevis pli gravajn postenojn. En 1920 li ricevis patenton pri ventoturbino kun vertikala akso, samjare pri lokomotivo, kiu profitis foruzitan vaporon, en 1923 maŝinon, kiu funkciis per premita aero. Li pensiuliĝis en 1930.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szívógépek, gázfejlesztők és erőtelepek, mindenféle tüzelőanyag felhasználására való szerkezetek ismertetésével (1934; ankaŭ germane)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.