Ben Indestege
Ben INDESTEGE (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1979) estas belga esperantisto, finstudinto de politikaj sciencoj en Bruselo. Li eklernis Esperanton aŭtodidakte dum la kristnaskaj ferioj de 1996-1997. Ben aktivas en la politika partio Vivant.
En majo de 2005 li elektiĝis direktoro de la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio.