Bence Mocsári

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bence Mocsári
Bence Mocsári en 2018
Bence Mocsári en 2018
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 2000 (2000-03-29) (24-jaraĝa)
en Makó
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo handikapa sportisto • para swimmer
vdr

Bence Mocsári [moĉAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mocsári Bence estis hungara paranaĝisto, paratriatlonisto.

Bence Mocsári[1] naskiĝis la 29-an de marto 2000 en Makó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bence Mocsári naskiĝis sen kubuta artiko en sia maldekstra brako. Li estis edukita en Sándorfalva. Li komencis naĝi en la aĝo de ses pro siaj sanproblemoj. Tamen, kiam la lernejo komenciĝis, li rezignis naĝi. Ses jarojn poste en 2012 li spektis televide la paralimpikojn, kiam li decidis iĝi paralimpiano. Li komencis naĝi denove kaj havis internacie bonajn rezultojn, ankaŭ li estis hungara paraĉampiono plurfoje. Li ĉiam estis lerta pri kurado dum trejnado kaj en 2018 lia trejnisto persvadis lin fariĝi paratriatlonisto. En sia unua internacia triatlona konkurso en Madejro (2018) li gajnis bronzan medalon, baldaŭ en 2021 en Alanya jam oran medalon. Li nun studas en Scienca Universitato de Szeged kaj lia celo estas partopreni en la Paralimpikaj Ludoj en 2024.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. hungarlingva datenaro de muzeo