Sándorfalva
El Vikipedio
Sándorfalva (ŝAndorfalva) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Szeged. La loknomo signifas Aleksandro-vilaĝo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 56 km²
- Loĝantaro: 7880
- Poŝtkodo: 6762
- Telefonprefikso: 62
Geografio [redakti]
Sándorfalva situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged kaj Tiso estas proksime.
Historio [redakti]
Post la turka erao en la regiono la kamparanoj konstruis farmojn. En 1879 okazis granda inundo apud Tiso, poste markizo Sándor Pallavicini disdonis parcelojn al la suferintoj kaj fondis vilaĝon. La katolika preĝejo omaĝe al Virgulina Maria kaj vilaĝdomo konstruiĝis en 1882. Apud la preĝejo golgoto troviĝas. Sándorfalva (spite sian nomon) iĝis urbo en 2005.