Benedikto la 13-a (kontraŭpapo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kardinaloj de Saint-Martial kaj Neufchâtel kronigas Benedikton la 13-an. (Kronikoj de Froissart)

Pedro de Luna, aŭ france Pierre de Lune (n. en 1329 en Illueca - m. en 1423) fariĝis avinjona papo sub la nomo Benedikto la 13-a. Li hodiaŭ estas rigardata de la Romkatolika Eklezio kiel kontraŭpapo.

Benedikto devenis de nobela familio de Aragono. Li junaĝe studadis civilan kaj eklezian jurisprudencon, kaj cetere nedaŭre ĉesis studi por fariĝi militisto. Li poste estis nomumita kiel profesoro pri eklezia juro en la universitato de Montpeliero. La kontraŭpapo verkis multajn jurajn eseojn, sed ankaŭ manlibrojn pri teologio kaj asketismo.

Oni ne konfuzu lin kun Benedikto la 13-a, kiu estis la roma papo inter 1724 kaj 1730.