Benia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La regiono de la rivereto Tătarca en la vilaĝo Benia

Benia [be-nja, be-ni-ja] estas malgranda vilaĝo en Bukovino en la norda Rumanio, situanta je latitudo de 47º38' N kaj longitudo de 25º29' E (47° 38′ N 25° 29′ O / 47.633 °N, 25.483 °O / 47.633; 25.483 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ N 25° 29′ O / 47.633 °N, 25.483 °O / 47.633; 25.483 (mapo)), inter la montaroj Feredeu [feredeŭ] kaj Mestecăniş [mestekəniŝ]. La meznombra alteco super la mara nivelo estas de 1 000 metroj, la ĉirkaŭaj montoj atingas 1 500 metrojn. La rivero Moldova fluas tra la vilaĝo. Aliaj akvofluoj estas la riveretoj Tătarca [tətarka] (La Tatarino) kaj Pârâul Benii [pırıul benij] (La Rivereto de Benia). Benia apartenas al la komunumo Moldova-Suliţa kaj havas ĉirkaŭ 500 loĝantojn. Spite la malgrandan loĝantaron la vilaĝa areo estas sufiĉe granda, ampleksante kelkajn dekojn da kvadrataj kilometroj. En distanco de nur 18 kilometroj norde troviĝas la limo kun Ukrainio (tial ankaŭ ekzistas ukrainlingva nomo de la vilaĝo, Беня, Benja).

La ĉefaj okupoj estas la bredado de bovinoj kaj la ligno-prilaborado. 38 % el la loĝantoj estas huculoj, kiuj ankaŭ parolas ukrainsimilan dialekton, sed la tuta loĝantaro estas flua en la rumana lingvo. La plejparto de la loĝantaro estas kristanortodoksa, kun adventista kaj pentekosta kiel aliaj kristanaj minoritatoj.
La nomo Benia venas el olda rumana aŭ slava vorto, kiu signifas 'minejo'. Arĝentminejo ekzistis tie ĝis la 13-a jarcento. Tiam granda tatara invado minacis la regionon, la vilaĝanoj preferis detrui ĝin ol permesi la kapton de la minejo. La minejo neniam poste estis malfermita.

Esperantista movado aperis tie en 1989. En 2006 ekzistis du personoj fluaj en Esperanto en la vilaĝo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.