Beninurbo
El Vikipedio
Beninurbo estas milionurbo kaj universitata urbo en suda parto de Niĝerio.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 06°19′03″N 05°36′52″O / 6.3175°N, 5.61444°OKoordinatoj: 06°19′03″N 05°36′52″O / 6.3175°N, 5.61444°O
- Areo: km²
- Supermara alteco: 80 m
- Loĝantaro: 1 147 000 en 2006
- Horzono: UTC +1 (somere UTC + 2)
Geografio [redakti]
Beninurbo situas sur ebenaĵo laŭ ĉefvojo Lagoso-Enugu.
Historio [redakti]
La urbo fondiĝis en la 10-a jarcento kaj estis ĉefurbo de reĝlando Benin. Tiu lando prosperis precipe inter 14-a kaj 17-a jarcentoj pro la sklavokomercado. La portugaloj vizitis la lokon en proksimume 1485. La britoj okupis la regionon en 1852 kaj en 1897 la britoj oficiale havis la urbon. En 1967 oni proklamis "Respublikon Benin", kies ĉefurbo estis Beninurbo, sed ĝi havis efemeran vivon.
Klimato [redakti]
Beninurbo havas tropikan klimaton. Jare pluvas preskaŭ 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 25 °C.
