Benjamin Constant Botelho de Magalhães

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Benjamin Constant (apartigilo)

Benjamin Constant

Benjamin Constant BOTELHO de MAGALHÃES, brazila militisto-inĝeniero, matematikisto, fervora propagandisto de pozitivismo kaj de respublikismaj ideoj. Li naskiĝis en 1833 kaj mortis en 1891. Li estis la organizinto de la puĉo, kiu detronigis la imperiestron Petron la 2-an kaj anstataŭigis la monarkian reĝimon per respublika. Li proponis la moton de brazila flago (ordem e progreso = ordo kaj progreso). En la respublika provizora registaro li unuatempe okupis la postenon de ministro de milito; poste, oficante kiel ministro de popola klerigado, li reorganizis la tutan sistemon de instruado, kaj li fondis la Superan Normalan Lernejon. En antaŭa periodo li direktis dum multaj jaroj la Instituton por Blinduloj. Okaze de la puĉo li estis ankoraŭ kolonelo; poste li ekhavis la rangon de brigada generalo.