Benjamin Haddad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Haddad
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1985 (1985-10-23) (38-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo politikisto • scienca esploristo
vdr

Benjamin HADDAD, naskiĝinta la 23-an de oktobro 1985 en Parizo, estas franca politikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Studado kaj esplorista kariero[redakti | redakti fonton]

Benjamin Haddad naskiĝis la 23-an de oktobro 1985 en Parizo[1]. Li komencis siajn studojn en la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo en 2003. Li studis tie dum kvin jaroj kaj magistriĝis pri internaciaj aferoj. Li poste akiris magistron pri financa ekonomio en HEC kaj mallonge laboris en la financa sektoro antaŭ ekloĝi en Bruselo, kie li laboris por la Eŭropa Komisiono. Li sekve venis al Vaŝingtono kie li tiam laboris en pensfabrikoj[2].

Li laboris en la pensfabriko Hudson Institute, kie li pritraktis eŭropajn kaj transatlantikajn demandojn, antaŭ aliĝi al la Atlantic Council por estri ĝian branĉon pri Eŭropo[3].

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Li estis la nacia sekretario de la partio UMP de 2011 ĝis 2014[4]. En 2017, Benjamin Haddad iĝis la reprezentanto de La République En Marche en Vaŝingtono[5].

En la francaj parlamentaj elektoj de 2022, li estis kandidato en la dekkvara distrikto de Parizo por la koalicio Ensemble. Post ricevi la plej grandan kvanton de voĉdonoj en la unua raŭndo, li estis elektita deputito en la dua raŭndo per 53,23% de la voĉdonoj kontraŭ la kandidato de Les Républicains Francis Szpiner[6].

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Paradis Perdu: l'Amérique de Trump et la Fin des Illusions Européennes (Perdita paradizo : Usono de Trump kaj la fino de la eŭropaj iluzioj), Grasset, 2019.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Benjamin Haddad", Assemblée nationale
  2. "Benjamin Haddad: “I do today the kind of job that brought me to Sciences Po in the first place", Sciences Po American Foundation
  3. "[Atlanticcouncil.org/expert/benjamin-haddad/ Benjamin Haddad]", Atlantic Council
  4. "Dans le chic 16e arrondissement de Paris, la macronie mise sur Benjamin Haddad, ex-jeune loup de la droite", L'Obs, publikigita la 31-an de majo 2022
  5. "Benjamin Haddad, nouvelle recrue d’Emmanuel Macron", The Times of Israel, publikigita la 1-an de februaro 2017
  6. "Les résultats du second tour des élections législatives dans la 14e circonscription de Paris", Le Monde, publikigita en junio 2022