Bentonito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bentonito (vulkana cindro) el Vajomingo.

Bentonito estas absorba aluminia filosilikata argilo konsistanta ĉefe el montmorilonito. Ĝi estis nomita de Wilbur C. Knight en 1898 laŭ la kretacea sabloformejo Benton Shale ĉe Rock River, Vajomingo, Usono.[1][2]

La diversaj tipoj de bentonito estas nomitaj laŭ la respektiva dominanta elemento, kiel kalio (K), natrio (Na), kalcio (Ca), kaj aluminio (Al). Fakuloj studas nombrajn nomenklaturajn problemojn kun la klasigo de la bentonitaj argiloj. Bentonito kutime formiĝas el ŝlifiĝo de vulkana cindro, plej ofte se estas akvo. Tamen, la termino bentonito, same kiel la simila argilo nomita tonsteino, estis uzita por priskribi argilejojn de necerta deveno. Por industriaj celoj, estas du ĉefaj klasoj de bentonito: nome natria kaj kalcia bentonitoj. En stratigrafio kaj piroklasta kronologio, tute senkristalaj (ŝlifita vulkana kristalo) vulkancindrejoj estas ofte referencataj kiel K-bentonitoj kiam la dominanta argilspeco estas illito. Aldone al montmorilonito kaj al illito alia ofta argilspeco kiu estas foje dominanta estas kaolinito. Kaolinit-hegemoniaj argiloj estas ofte referencataj kiel tonsteinoj kaj estas tipe asociaj kun karbo.

En ceramiko ĝi estas tre plasteca argilo kiu povas esti aldonita en malgrandaj kvantoj al kelkaj argiloj por pliigi la plastecon. Krome estas multaj aliaj uzoj en industrio, kaj eĉ en medicino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bentonite, Wyoming Geological Survey Arkivigite je 2018-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 6an de Novembro 2018.
  2. Hosterman, J.W. and S.H. Patterson. 1992. Bentonite and Fuller's earth resources of the United States. U.S. Geological Survey Professional Paper 1522. United States Government Printing Office, Washington D.C., USA.