Berebisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La regno de Dakio en la epoko de Berebisto.

Berebisto (ankaŭ Berebistas, BirebistasBurebistas) estis reĝo de dakiaj triboj, kiu formis etendan sed mallongdaŭran imperion en la teroj de la Danubio inter la jaroj 60 kaj 44 a. K. Por tio ricevis la helpon de Deceneo, pastro, kiu ĉerte faris religian kaj moralan reformon en lia regno kiu devigis la forhakadon de vitejoj.

Li unuigis la loĝantaron de trakianoj de la rivero Hercinica (la aktuala Morava) okcidente, ĝis la Bug en la oriento, kaj de la Karpatoj norde ĝis Dionisopolo, elektante lian ĉefurbon (nomita ArgedavaSargedava) proksime de Kostoşvi, nuntempe je la sudokcidento de Rumanio, en la montetoj Orăştie, kie ili starigis la fortojn. Li konkeris teritoriojn ĉirkaŭe kaj eĉ ĝis Trakio en Grekio, tio estas el Danubo al Moravo.

Tiom granda estis lia povo ke Pompeo klopodis alianciĝi por la enlanda milito kontraŭ Julio Cezaro, sed tio ne realiĝis pro la murdo de tiu kiu okazis pli malpli samtempe kiam la propra murdo de Berebisto. Tiam lia regno disiĝis.