Berzocana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berzocana
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10129
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 396  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 26′ N, 5° 28′ U (mapo)39.437777777778-5.4619444444444Koordinatoj: 39° 26′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 728 m [+]
Areo 134 km² (13 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Berzocana (Ekstremaduro)
Berzocana (Ekstremaduro)
DEC
Berzocana
Berzocana
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Berzocana (Hispanio)
Berzocana (Hispanio)
DEC
Berzocana
Berzocana
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berzocana [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Berzocana en sia provinco

Berzocana estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas berzocaniegos. La censita populacio en 2008 estis de 530 loĝantoj. Somere la populacio plialtiĝas ĉefe pro reveno de elmigrintoj kaj vilaĝanoj kiuj laboras ekstere kaj ĉefe en aŭgusto dum festoj kiam preskaŭ duobliĝas.

Situo[redakti | redakti fonton]

Berzocana estas situa en la orienra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Las Villuercas, je altitudo de 728 m; je 104 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 164 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 133,59 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. La vinoj produktitaj en Berzocana formas parton de la subzono de Cañamero integrita en la marko denominación de origen Ribera del Guadiana kun Alía, Guadalupe, Valdecaballeros kaj Cañamero mem kun kiu limas la municipo. Berzocana estas konata ankaŭ pro la laborado de tradiciaj dolĉaĵoj.

Historio kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Relikvoj.- En ne konata dato de la 13a jarcento estas legendo ke kamparano trovis enterigitan en olivarbaro ĉe la montaro paleokristanan sarkofagon kiu enhavis supozeble la restaĵojn de sanktuloj de visigotoj nome Fulgencio de Cartagena kaj Sankta Florentina, gefratoj de Sankta Leandro kaj Isidoro de Sevilo. Kiel ĉe similaj legendoj ili estis tie kasŝitaj dum la araba epoko. En la preĝejo de Sankta Johano Baptisto estas plej parto de tiuj restaĵoj en relikvujo donacita de la reĝo Filipo la 2-a, kiu krome donis al la vilaĝo la titolon "Real Villa de Berzocana". La menciita preĝejo de Sankta Johano Baptisto havas korme interesan turon de stilo mudeĥara.
  • Trezoro de Berzocana.- Krom la naturaj ŝirmejoj kun prahistoriaj rokpentraĵoj de la Bronzepoko, la nomo de Berzocana asociiĝas ankaŭ kun la nomata Trezoro de Berzocana, de la bronzepoko kaj komponita de du torkoj el oro (ĉirkaŭ 8a aŭ 7a jarce nto a.K.) kaj bovlo ankaŭ el bronzo. Ili estis trovataj en 1963 kaj ekde 1964 troviĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo (Madrido).
  • Por vizitantoj estas en la vilaĝo Museo Arqueológico Municipal kies anhavo estas de ĉirkaŭ 250 pecoj.[1]

Eksteraj ligoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]