Alía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Alía en sia provinco
Blazono de Alía

Alía estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas alianos. La censita populacio en 2008 estis de 1.068 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Alía estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro kaj la plej sudorienta pinto de la provinco de Cáceres en la komarkodistrikto Las Villuercas, je altitudo de 812 al 583 m super marnivelo; je 145 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 205 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 600 km². Ĝi enhavas la submunicipojn de La Calera (Kalkoŝtonminejo), Pantano del Cíjara kaj Puerto Rey. Ĝi situas sudoriente de la Provinco de Cáceres, limante kun la provincoj de Toledo kaj Badajoz. Por atingi tiun komarkon ne ekzistas ĉefaj vojoj sed ja ŝoseoj kiuj permesas komunikadon al Trujillo kaj la aŭtoŝoseo Madrido-Lisbono. La vilaĝo distas 200 km el Madrido kaj 85 km el Talavera de la Reina, plej proksima urbo.

Reliefo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas situa sur monteto en montara areo inter aliaj montetoj kiel tiu de Santa Catalina (849 m.) kiu separas Alía disde La Calera. Trapasas la teritorion la riveroj Guadalupejo kaj Guadarranque en direkto nordo-suden. Ĉe sudo troviĝas la Akvorezervejo de Cíjara, ĉe la rivero Guadiana. La tereno estas montara kun pintoj kiel tiuj de Sierra Altamira, ekzemple Conveniencia (999 m), Fuente Sana (1.009 m), Risco de las Moras (1.271 m), Riscos Altos (1.316 m), Risco de Palduera (1.321 m) kaj la Risco del Telégrafo (1.441 m). Elstaras la sierra de la Palomera kun montopintoj Cervales (1.443 m), kaj Sobacorbas (1.321 m), kaj la sierra del Guadarranquejo kun la monteto Alpujarra kaj la sierra del Hospital del Obispo. Ĉio apartenas al la natura komarko de la Sierra de Villuercas kaj Ibores.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Alía havas mediteranean klimaton, kun longaj senpluvaj monatoj somere, kvankam foje modifita de influo de Atlantiko; la mezaveraĝa temperaturo jare estas sub 20 °C.

Someroj estas varmaj kaj sekaj, kun averaĝaj temperaturoj sub 30 °C, kaj kie la plej altaj temperaturoj estas ĉirkaŭ 40 °C (en julio kaj aŭgusto). Vintroj estas mildaj, kun averaĝa temperaturo de ĉirkaŭ 10 °C kaj plej malaltaj de 3 °C al 8 °C (en decembro kaj januaro).

La pluvo estas inter 400 kaj 800 mm. jare, koncentre en ĉirkaŭ 80 % vintre. La abunda pluvo vintre kaj sekaj someroj faras ke riveroj kaj rojoj prezentas fortajn kontrastojn, el sekeco al abundo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la 20a jarcento la populacio moviĝis inter 3.000 kaj 4.000 loĝantoj. Post 1940 ekkreskis la populacio, ĝis la plej alta punkto en 1950 kun 5.464 loĝantoj.

Poste la populacio malkreskis ege, ĉefe inter la 1960-aj kaj la 1980-aj jaroj: 1960= 4.419 loĝantoj, 1970=2.869, 1980=2.235. La migrada ŝanĝo plej grava okazis inter 1966-1970 kun -28,4 por 100. En la 1980-aj jaroj la municipo ekĉesis kun migrado jam nur de -6,1 por 100. En 1986 ĝi havis 2.057 loĝantojn, kun loĝdenso de 3,4 loĝantoj por km². Tamen fine de la jarcento denove malpliiĝis kaj en 2000 apenaŭ estis 1.371 loĝantoj.

En 2007 la submunicipoj de Alía havis populacion de: La Calera 98 loĝantoj; Pantana de Cíjara, kun 70 loĝantoj; kaj Puerto Rey 7 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alía estas vilaĝo de araba deveno kun elstara arkitekturo de stilo mudeĥara. Ĝi estis konkerita de la reĝo Alfonso la 9-a.

Almenaŭ tri vilaĝanoj partoprenis en la konkero de Ameriko. El ili elstaras Diego Sánchez Paniagua, kiu kontribuis al la konkero de la aktuala Kolombio, iris al la konkero de la teritorio perua kaj aliĝis al la trupo de la fifama Lope de Aguirre.

La reĝo Karlo la 3-a donis al la vilaĝo la titolo de vilaĝo en 1756.

Fine de la 18a jarcento Alía havis 422 anojn kaj 50 la subvilaĝo de La Calera, totale 472. Estis 4 potfaristoj, 12 teksistoj, 10 konstruistoj, 7 ŝuistoj, 1 tajloro kaj 12 muelistoj.

Dum la Hispana Enlanda Milito Alía estis la unnunura loko de la provinco de Cáceres kiu restis fidela al la Respubliko. Komence de la puĉo en 1936 la vilaĝo kiel la tuta provinco estis en frankisma teritorio; sed la apero en la zono de la Columna Fantasma de la kapitano Uribarri faligis ĝin denove en la respublika teritorio. Kiel konsekvenco kaj reprezalio oni mortigis supozitajn dekstrulojn kaj kiam revenis la armeo de Francisco Franco aŭguste de 1938 la reprezalio estis pli gravaj kaj oni mortpafis inter aliaj 27 alianoj antaŭ la muroj de la tombejo de Alía la 28an de aŭgusto de 1942 laŭ ordonoj de la policano Manuel Gómez Cantos.

Flaŭro kaj Faŭno[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekosistemo estas mediteranea arbaro, komponita inter aliaj el pirenea kverko, kverkoj, juniperoj, sovaĝaj olivarboj, anzinoj, korkokverkoj, akompanataj en monto de arbutarboj, cistoj, genistoj, erikoj, loniceroj, timianoj, dafnoj, alaternoj, terebintarboj ktp.

Eblas trovi ankaŭ arbarojn de alnoj, fraksinoj, poploj kaj ĉerizlaŭroj, kun ileksoj, aceroj, kaŝtanarboj, juglandarboj kaj ruĝa kornuso.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La valeto de Alía estas natura rezervejo kie vivas libere multaj mamuloj kaj birdoj de antikvegaj ekosistemoj. Eĉ fosilioj de maraj specioj aperas ĉie ajn. Oni trafas la plej reprezentajn speciojn de la mediteranea arbaro en ĉiu medio: mamuloj, rabobirdoj kaj vulturoj, noktaj rabobirdoj, paserioformaj kaj ĉeriveraj specioj.

De la mamuloj elstaras la jam malmulta ekzisto de la iberia linko, kun vulpoj, genotoj, foinoj, furoj, montokatoj, meloj ktp. Krom la ĉasspecioj kiel la cervo, la kapreolo kaj apro.

En la montokrestoj kunloĝas granda vario de specioj tre disvastigataj tra la tuta teritorio: nigra cikonio, ansergrifoj, kadavrogrifoj, Reĝa aglo, Nizaglo, Migra falko, gufo, krom kelkaj monaĥvulturoj, nigraflugilaj milvoj, botagloj kaj serpentagloj.

En la riveroj eblas trafi ekzemplerojn de lutroj.

Monumentaro[redakti | redakti fonton]

Civila arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝa arkitekturo estas formata ĉefe de domoj plej ofte duetaĝaj. Pro la klimato tiuj domoj adaptiĝis per konstruo de korto aŭ interna kralo por elteni la somaran varmon, krome la muroj estas kalkoblankaj por forigi la sunlumon kaj varmon.

Religia arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La mudeĥaro kombinas kristanajn formojn kaj strukturojn kun islama dekorado. En ĝia evoluo distingiĝas du etapoj: la romaniko kaj la gotiko.

  • Preĝejo de Sankta Katalina estis konstruita en la 15a jarcento en mudeĥara stilo kun elementoj kaj romanikaj kaj gotikaj. La plej abundaj kaj signifaj elementoj estas la uzado de la briko kaj ekstere kaj interne kaj la tegmento el ligno kun duobla deklivo. Estas tri navoj kaj oktogonala absido. Karaktera elemento mudeĥara estas plankaj mozaikoj,aktuale de dukoloraj ŝtonetoj ĉe la enirejo de la preĝejo.
  • Ermitejo Virgulino de la Concepción. Kampara preĝejeto kien okazas la 1an de majo kamparfesto ĉefe surĉevala.
  • Ermitejo Sankta Isidro. Ĉe la municipa naĝejo estas la ermito de Sankta Isidro, rektangula kun tegmento el ligno kun duobla deklivo.
  • Templeto Virgulino Sankta Katalina. Situa ĉe la ŝoseo al Guadalupe je ĉ. 3 km.