Biblia Tetragramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Tetragramo en alfabeto antikvaseria, antikva kaj kvadrata hebrea.

En judismo kaj kabalo la biblia tetragramo aŭ simple tetragramo estas la kvarlitera tabuita (neprononcebla) nomo de Dio, lia aŭtenta nomo propra (kontraste al diversaj aliaj nomepitetoj). Hebree tiuj 4 literoj estas יהוה, t.e. jod (י), he (ה), vav (ו), he (ה). Latine la tetragramon oni transskribas per IHVH, aŭ JHVH, aŭ JHWH, aŭ YHWH; por Esperanto la konvena transskribo estas JHVH (samkiel, ekz-e, en la ĉeĥa, hungara, islanda, norvega ktp).

La vorto «tetragramo» devenas el la greka vorto τετραγράμματον samstruktura kiel «kvarliteraĵo».

En la antikvaj manuskriptoj la nomon de Dio oni ne transskribis. Diversaj skoloj vidis en ĝiaj hebreaj literoj mistikajn trajtojn, specifajn al la hebrea formo. Tial en la greka traduko de Tanaĥo fare de Akvilo de Sinopo (Aquilas, Ακύλας, עקילס), la tetragramo estas ne sone transskribita, sed anstataŭigita per grafike similaj literoj grekaj (eĉ sen atenti la legodirekton kaj sen distingi inter jod kaj vav): πιπι.

En Biblio aperas kalemburaj aŭ popoletimologiaj interpretoj de la tabuita nomo surbaze de la verba formo konjugacia de la trilitera radiko hjh (היה), ekvivalenta al la verbo “esti”. Tanaĥo informas ke tiun vorton aŭdis Moseo sur la monto Ĥoreb' en la dezerto de Sinajo (Eliro, ĉap. 3a).

Dum voĉlego de la Tanaĥaj tekstoj la judismanoj kutime anstataŭigas tiun nomon per eŭfemismoj, plej ofte per Adonaj’ (t.e. Sinjoro). La greka Septuaginto en la versioj por nejudoj imitis tiun tradicion uzante la respondan vorton grekan Κύριος (la versioj por judismanoj ankaŭ en la grekaj tradukoj konservis la tetragramon en la formo hebrea). Simile la tradukoj latinaj (Vulgato) uzas Dominus ktp.

En kelkaj kristanaj tradicioj oni transskribis kaj elparolis la tetragramon per ‘Jahvé’ aŭ ‘Jéhovah’; la Katolika Eklezio decidis en 2008 uzi por ĝi “la Sinjoro”.

En la esperantaj tradukoj oni laŭ la zamenhofa tradicio uzas por la tetragramo la nomepiteton Eternulo, kio ebligas pli klare kaj elegante traduki la kombinojn kun la fontolingva sinjoro (ekz-e «Ho Eternulo, nia Sinjoro» en Ps 8:1).

Etimologio kaj origino

La kvarliteraĵo JHVH, laŭ la opinio de la judaj gramatikistoj mezepokaj, kaj speciale Baruch Spinoza, estas fleksio de la trilitera radiko HJH (היה = esti aŭ havi). Tiu radiko fleksiiĝas, ĉe la tria persono de la vira singularo, al la formo hâjâh kun la aspekto de ago plenumita, kaj al la formo jihejèh kun la aspekto de ago ekplenumiĝanta, kaj al la formoj hôwèh (prezenca virgenra participo) kaj hôwâh (ingenra participo). Tial ĝia signifo povas jeni: “Li estante estiĝas” aŭ “Li estante fariĝas”. Nome, entute, “Li neniam ĉesas esti”. Ankaŭ modernaj filologoj akceptas tiun etimologion aŭ analizon (“cerbumaĵon”, laŭ iuj), kiel Louis Segond, laŭ kiu la korekta traduko estas “Mi estas tiu kiu estas” aŭ “Mi estas la Eternulo”.

Ankaŭ L. L. Zamenhof ŝajnas sekvi tiun etimologian legadon ĉar li tradukis la Tetragramon per «la Eternulo». Chouraqui transkribis IHVH, kio en la germana medio fariĝis JHWH.

Krome Henri Meschonnic rimarkigas, ke la Tetragramo havas skribeldiran similaĵon en Jah, nomo de antikva ŝemida diaĵo, kaj ke la radiko povas esti la sama, ĉar ties sinteza grafio estas uzata ankaŭ en Torao.

La tradukita teksto de la katolika Biblio de Jerusalemo [1] legiĝas: “Mi estas kiu estas”; en la Ekumena Biblio (TOB) oni interpretis tiel: “Mi estas kiu estos”; Biblio de Rabenaro diras: “La estanto neŝanĝebla” [2]. Kontraŭ tiuj tradukinterpretoj reagas Henri Meschonnic rimarkante, ke temas pri greka poluciado jam ĉeesta en Septuaginto.

La Nova Vulgato ripetas la tradician “Mi estas kiu estas” (Latine: Ego sum qui sum) [3].

La plej antikva epigrafia mencio pri la Tetragramo nune konata, estas en teofora nomo datebla je la 820 antaŭ Kristo (steleo de Tel Dan); alian surŝtonan skribaĵon, pli eksplicitan, oni trovis en steleo Meŝa[1]

Kiel voĉlegi la teragramon

En judismo la vera nomo de Dio estas tabuita, sekve de la 3ª Ordono (Eliro 20:7, Readmono 5:11):

Citaĵo
 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon. 

Sekve de tio tiun nomon prononcis nur la ĉefpastro dum ofero en la Templo je Jomkipuro, solfoje en la jaro. Post la detruo de la Templo tia okazo ne plu prezentiĝis.

Eĉ kiam, en liturgiaĵoj, oni trafis la tetragramon, la leganto devis ĝin anstatuigi per Adonaj’ (אדני - Sinjoro) aŭ Elohim’. De post ĉirkaŭ la jaro mila oni vokalizis la tetragramon per la vokalsignaj punktetoj de la vokaloj de Adonaj’ kaj Elohim’. Estas sciate, ke la antikvaj hebreoj ne skribis la vokalojn: la leganto devis trovi la ĝustajn vokalojn el sia memoro. La vokalizan sistemon elpensis la masoretoj fine de la unua jarmilo p.K.

Pro la supre menciitaj motivoj la ekzakta prononco de la tetragramo, restis necerta rilate la vokalizon. En tio la biblia paradokso pri la dia nomo: se vere tiu estas la nomo per kiu Dio volas esti nomata, kiel diras iuj sektoj de kristana medio, mirigas ke Dio ne provizis ke ĝi atingu nin per la ekzakta sono kaj permesis ke en kelkaj kanonaj libroj tiu nomo estu ignorita. Malfacilas trafi nomon tiom prave misprononcatan!

Prononco de la Tetragramo en la kristana mondo

La malpermeso eldiri la propran nomon de Dio koncernis ne nur la antikvajn hebreojn, sed ankaŭ la unuajn kristanojn kiuj, kune kun la samtempaj hebreoj, eble neniam sciis kiel ĝin prononci. En kristanaj liturgiaĵoj, kiel jam en la Septuaginto kaj poste en la Vulgato, la Tetragramo estis anstataŭigita per la greka vorto “Kýrios” kaj poste per la latina “Dominus”, ambaŭ signifantaj “la Sinjoro”. Sankta Hieronimo atestas ke mem malkovris la saman grekan vorton en iuj krekaj rulaĵoj.

La Tetragramo sur la volbo de la preĝejo Sanktanĝelo en Milano

En la katolika medio oni kutimis uzi la terminon “Yahweh” ĝis la dudeka jarcento en la eldonoj neliturgiaj de la Biblio; sed en 2001 la Kongregacio por la Dia Kulto provis revenigi al la malnova tradicio, kaj do al traduko de “Yahweh” per “Dominus” kaj la ekvivalento de la etnaj lingvoj [4].

Iniciate de papo Benedikto la 16-a, la sama Kongregacio, per letero de 29 junie 2008, komunikis al la Episkoparaj Konferencoj, ke de tiam oni ne devas utiligi, en la pribibliaj oficialaj eldonaĵoj, la tetragrama “Yahweh” sed reveni definitive al vorto “Dominus”. Certe tion originis la necerta konsonantaro kaj la mapli necerta prononco kune kun la neceso malkonsenti kun la superstiĉaj profitantoj de falsaj mistikumaĵoj.

Kutime la protestantaj Biblioj aŭ liturgiaj preĝaĵoj tradukas la Tetragramon per “Eternulo”.

En la Biblio TOB (Traduko Ekumena de la Biblio), frukto de komunaj klopodoj de specialistoj katolikaj, protestantaj kaj ortodoksaj, la Tetragramo fariĝas “La Sinjoro”. Utilas ĉipunkte rememorigi pri la Biblia Paradokso.

Citaĵoj pri la Tetragramo en artverkoj

Tetragramo, vitralo de Decorah, Iowa

En la multegaj artvekoj la Tetragramo estas varie skribita kaj varie proconcita.

Sur monumentoj

Baziliko de Sankta Petro en Vatikano: tombejo de Klemento la 4-a. Tetragramo en hebreaj karaktroj sur la fronto de statuo.

Katedralo de Milano: rozvitralo de iu elirejo, Tetragramo en hebreaj karaktroj.

Sankta Marko en Venecio: surmozaika Tetragramo ĉe la flanka maldekstra enirejo.

Katedralo de Siena: hebrekaraktra Tetragramo en la centro de la absida volbo malantaŭ la ĉefalatro.

Nova katedralo de Brescia: hebrekaraktra Tetragramo sur la altaro de la dekstra franka navo.

Sanktejo de la monumenta Krucvojo de Cerveno en Val Camonica (Italio): hebrekaraktra Tetragramo sur la turbano de ĉefsacerdoto.

Liono (Francio): mozaika Tetragramo sur la volbo de la katolika baziliko de Fourvière.

Prago (Ĉeĥio): Tetragramo interne de la preĝejo Sankta Nikolao.

Prago (Ĉeĥio): Ponto de Karolo, hebrekaraktra Tetragramo sur la alta parto de la tria statuo.

Prago (Ĉeĥio): pupitro de la kantisto ene de la Staronová sinagogo.

Prago (Ĉeĥio): Tetragramo sur kolovitralo de la Jubilejní sinagogo.

En literaturo

La onidiro pri la plipontecigaj efektoj de ĝusta prononco de la Tetragramo ofte nutris mistikemajn viziojn. Unu por ĉiuj: la mito de Golem, niapoke popolarigita per la samnoma romano de Gustav Meyrink.

Estiĝis ankaŭ kristana kabalo, kies fondinsto estis Johano Piko de la Mirandolo kiu en 1486 proponis kaj komencis mediton pri la rilatoj de la Tetragramo kun la nomo Jesuo. Lia sekvanto, Johannes Reuchlin, subtenas ke la nomo Jesuo, remetita al la hebrea, reporduktus la kvin literojn de Pentagramo YHSVH aŭ IHSUH, ekvivalentaj al la kvar de la Tetragramo YHVH aŭ IHUH plus, en la koro de la vorto, unu s (ש =shin), signifanta “Savanto”. Tio troviĝas en la verko De verbo mirifico (Pri la nedirebla Verbo). Niapoke tiu kristana kabalo ĉesis okupi la menson de homoj.

Il pendolo di Foucault (La pendolo de Foucault) de Umberto Eco mencias la kvar tetragramajn literojn “... jod, he, waw, het. Iahveh, la nomo de Dio“.

La morto kaj la kompaso, novelo de la kolekto “Fikcioj” de Jorge Luis Borges: la aŭtoro foliumas la murdojn skandante la unuopajn literojn de la Tetragramo.

La du Babilonioj de Alexander Hislop enscenigas plufoje la Tetragramon, foje ankaŭ en la kurtigita formo Iah.

La poemo Inno a Satana (Himno al Satano), 1865, de Giosuè Carducci mencias du foje la la nomon de Dio en la anglizita formo Geova.

L'Antisémitisme, son histoire et ses causes de Bernard Lazare, 1884. “Nur Izraelo estas starigita sub la okulo de Yahweh”.

Gatti & Supergatti de Giorgio Celli: “La dio de la bestoj, nun aŭ iam, nin demandos, kiel Geova al Kaino, kie ni lokigis niajn fratajn bestojn”.

En muziko

Nabucco de Giuseppe Verdi. En la kvara Scenejo de la kvara parto oni dialoge kantas “immesno Jeovha” (Senlima Jeovha), vorto sepfoje ripetata. (La opero Nabucco famiĝas ankaŭ per la ĥora “Va pensiero”).

En oratorioj de Händel troviĝas foje la la angla formo Jeovah.

Yahweh: kanzono de la U2 adebla el la disko How to dismantle an atomic bomb (2004).

“On ne parle à Jéhovah, à Jupiter, à Boudah, qu'en chantant”, kanzono En chantant de Michel Sardou.

En la formo kurtigita “Jah” estas elvokata de la kantisto Bob Marley kiel en Jah Live, Forever Loving Jah, Satisfy My Soul Jah Jah kaj Jah Is Mighty.

En kino

Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito (Indiana Jones and the last crusade). Indiana Jones devas trapasi ĉambron kies marmorplata pavimo kaŝas kaptilojn, kie ĉi plato estas signita per literoj. Antaŭenri sur la malĝusta litero eksaltigi mortigan kaptilon. Antikva latina manuskripto proponas indicon por sendamaĝa trairo: li marŝu sur la platoj kies sinsekvoj konbinas la nomon de Dio. Tiupunkte plurfoje la ekmarŝanto sin demandas: “La nomo de Dio, la nomo de Dio”, kaj tui li eksklamas “Jehovah”. Tamen pro la transkriba diferenco de la angla kaj tiu latina lingvoj, Jehovah riskigas lin vivon.

La historio de Rut (The Story of Ruth, 1960): estas ofte eldirita la Nomo de Dio en la angla transkribo Jehovah kiam Rut sin defendas kontraŭ la akuzantaj sacerdoj de Molok.

Simile okazas en telefilmo Greatest Heroes of the Bible, 1976.

En Bruce Almighty, la protagonisto obtenas ludi-agadi kiel Dio, sed troviĝas eksterpoziciita pro amasiĝo de voĉoj ene de li: lin oni sciigas ke tiuj voĉoj estas la preĝoj de la homoj. Por liberiĝi el tiuj voĉoj, li ilin adresas al elektonika poŝtfako sur kiu aperas la vorto... Yahweh. Kaj usona esplormotoro Google fariĝas Yahù, tio estas la antikva nomo de Egipto.

Innamorato pazzo (La freneza amanto): dum kiromancia seanco nivele de lapo sur la fono de la protagonisto oni legas, tra la kartoj de la kiromanciistino, la vorton Jehova.

Referencoj

  1. André Lemaire: Naissance du monothéisme : point de vue d'un historien (Naskiĝo de la monoteismo: vidpunkto de historiisto). Bayard 2003. paĝo 27

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda