Biblioteca Palafoxiana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblioteca Palafoxiana
biblioteko
biblioteko [+]

LandoMeksiko
RegionoPuebla
SituoHeroica Puebla de Zaragoza
- koordinatoj19° 2′ 33″ N, 98° 11′ 56″ U (mapo)19.0425-98.1989Koordinatoj: 19° 2′ 33″ N, 98° 11′ 56″ U (mapo)

Estiĝo1673

Biblioteca Palafoxiana (Puebla)
Biblioteca Palafoxiana (Puebla)
DEC
Biblioteca Palafoxiana
Biblioteca Palafoxiana

Biblioteca Palafoxiana (Meksiko)
Biblioteca Palafoxiana (Meksiko)
DEC
Biblioteca Palafoxiana
Biblioteca Palafoxiana
Map
Biblioteca Palafoxiana

Vikimedia Komunejo:  Biblioteca Palafoxiana [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
en Biblioteca Palafoxiana en 2011

La Biblioteca Palafoxiana - en Esperanto "palafoksa biblioteko" - estas biblioteko en la centra meksika urbo Heroica Puebla de Zaragoza, en la subŝtato Puebla. Ĝi estis konstruita en 1646 laŭ iniciato de la Hispana Episkopo kaj Vicreĝo de Nova Hispanio Juan de Palafox y Mendoza. Ĝi estas tiel la unua publika biblioteko en kolonia Meksiko kaj fakte la plej malnova biblioteko en la amerika duobla kontinento. En 1673 nova konstruaĵo estis finkonstruita. La sismoj de 1999 difektis la bibliotekon, ekigante riparlaboron. En 2005 ĝi estis inkluzivita al la Monda Dokumenta Heredaĵo fare de Unesko, kiu kolektiĝas je la nomo Memoro de la Mondo.

La kolekto konsistas el 41 000 libroj, manuskriptoj kaj similaj bibliotekaj unuoj, inkluzive de naŭ inkunabloj. La plej aĝa ero estas ekzemplero de la Nurenberga Kroniko de 1493.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]