Biblioteko de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Biblioteko de Arnstadt
biblioteko

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoArnstadt
vdr
Al ĉiuj klaras per la ĉeportala enskribo kio gastigatas tie ĉi!
Korto interna; la ejoj maldekstre estas bibliotekaj, super la tegmento videblas parto de la Virgulino-kirko.
Tie ĉi luprenatas filmoj kaj muzikaĵoj.

La Urba kaj distrikta biblioteko Arnstadt (germane Stadt- und Kreisbibliothek Arnstadt) estas bela publika biblioteko en urbocentro de Arnstadt ĉe la Princida korto, An der Liebfrauenkirche nr. 2, ne malproksime de la Kirko Nia kara Sinjorino.

Priskribo superrigarde[redakti | redakti fonton]

La biblioteko posedas pli ol 58.000 libroj, revuoj, ludoj, sonlibroj, KD-oj, DVD-oj, ludoj por Wii kaj NintendoDS, kiuj estas je la dispono de ĉiuj arnstadt-anoj. Al tiu venas 35.000 ciferecaj aĵoj kaj tri elektraj legiloj. Por laboro kaj reserĉadoj kreitis du interretlaborlokoj. En komforta medio la klientoj trovas luprenservojn gvidatajn de veraj fakuloj. Krome estas organizitaj ĉ. 200 aranĝoj pojare en la ejoj bibliotekaj. Tiel la biblioteko iĝas renkontiĝloko kaj por atrakcia libertemppasigo kaj por ĉies kleriĝo.

Aranĝoj regulaj[redakti | redakti fonton]

Por lernejoj[redakti | redakti fonton]

  • "Mia plej ŝatata, plej ŝategata bildlibro" - legotempo por la plej junaj: tiu ĉi aranĝo favorigas la legekzercadon de infanoj inter 3 - 6 jaroj. Al infanĝardenoj ofertatas lupreni materialojn por alproksimigi infanojn al la sorĉa mondo literatura. Respondeculino: s-ino Monika Blechschmidt
  • Ofertoj por bazlernejanoj: rondgivdadoj tra la biblioteko, laŭtlegadoj, legada nokto, tutgermana voĉlegada tago, renkontiĝpunkto biblioteko, monda tago de la libro. Respondeculino: s-ino Carona Möller, kiu prizorgas je demando ankaŭ projektrilatajn ofertojn
  • Ofertoj por la klasŝtupo 5 kaj plue: antaŭtagmezo kun reserĉado, enkonduko en la biblioteko kun gajaj ludoj enigmaj, laborrondoj "ilumnismo"/ "aktuala porjunulara literaturo" / "akvo en fabeloj", vojaĝo tra eŭropaj fabeloj, enkonduko en scienca laborado por mastri seminarifaklaboron aŭ projektrilatajn taskojn. Respondeculino: s-ino Ute Wall

Por ĉiuj[redakti | redakti fonton]

  • voĉlegadoj de aŭtoroj: Arnstädter Bücherfrühling, Kinder- und Jugendbuchtage
  • fabelaj tagoj: fabelhoroj kun profesiaj fabelrakontistinoj
  • subteno de plibonigo de legadkapableco
  • konkurso laŭtlegada

Ciferecaj kaj didaktikaj ofertoj[redakti | redakti fonton]

  • Komunikilaj ujoj

Tiaj ujoj por klasoj estas plenŝtopitaj per materialoj akompanantaj temojn kiel: nutrado, forto, Romianoj kaj Helenoj, sezonoj kaj Eŭropo

  • Elektrikaj legiloj

Luprenotaj legiloj donas al ĉiuj bibliotekon taŭga por pantalonpoŝeto!

  • ThueBIBnet

Turingiaj bibliotekoj ebligas nekomplikan luprendadon de ciferecaĵoj - sen devi forlasi onian hejmon. Ĉiam ajn oni havas aliron al ĉ. 35.000 ciferecaj komunikiloj (ĵurnaloj, magazinoj, libroj), senkoste kaj laŭleĝe.

Malfermhoroj[redakti | redakti fonton]

  • lunde, ĵaŭde, vendrede: 13:00-18:00 h
  • marde: 10:00-12:00, 14:00-19:00 h

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]