Bildliteraturisto
Bildliteraturisto estas verkisto, kiu kreas bildliteraturaĵojn.
La variaj fakoj de tiu metio estas:
- Scenaristo: tiu-ĉi, kiu verkas la scenaron, priskribas la rolulojn kaj iliajn agojn, skribas la dialogojn.
- Desegnisto : tiu-ĉi, kiu desegnas la rolulojn, la akcesorojn kaj la scenfonojn.
Iuj bildliteraturaĵoj estas kreaĵo de nur unu homo; aliaj estas kunlaboraĵoj de du aŭ pluraj verkintoj.
- Ekzemploj
- - Hergé estis la scenaristo kaj la desegnisto de Tinĉjo.
- - René Goscinny estis la scenaristo, kaj Albert Uderzo estis la desegnisto de Asteriks la Gaŭlo.
Aliaj fakuloj povas interveni por krei bildrakonton:
- Koloristo, kiu elektas la kolorojn de la roluloj, domoj, fonoj kaj aplikas ilin sur la nigra-blankan desegnaĵon.
- Literisto kiu skribas la tekstojn en la filakterojn aŭ tiujn de la onomatopeoj.
En usona superheroa bildliteraturo, troviĝas ankaŭ:
- Krajonisto, kiu desegnas la bildojn nur kun krajono, sed ne ĝin finas.
- Inkisto, kiu finas la bildojn kun inko por reprodukto.