Blanka-blua-blanka flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de rusaj kontraŭmilitaj protestoj

La blanka-blua-blanka flago estas simbolo de la kontraŭmilitaj protestoj en Rusio en la jaro 2022.

Ĝi unue estis menciita en sociaj retoj la 28-an de februaro 2022 kaj estis vaste akceptita de opoziciaj fortoj.[1] Ĝi estis uzita ĉe kontraŭmilitaj protestoj en Tbiliso, Kartvelio,[2] same kiel en Germanio,[3] sur Kipro kaj en Jekaterinburg, Rusio.[4]

Laŭ la aktivuloj, ĝi simbolas la lukton por paco kaj libereco de penso. La ruĝa koloro de la rusa flago, kiu estas asociita kun sango kaj la sovetia pasinteco, estis anstataŭigita per la paca blanka. La kombinaĵo de koloroj ankaŭ similas la malnovan flagon de la urbo Velikij Novgorod kiel memoro de la tradicioj de la Novgoroda Respubliko.

La dezajno de la flago ankaŭ similas la flagon de belorusaj protestoj (kiu ankaŭ estas la historia flago de Belorusio).

La 6-an de marto 2022, Anna Dubkova, loĝantino de Moskvo, estis arestita de policisto kadre de la interkapta plano pro la blank-blu-blanka flago metita sur ŝia aŭto. La protokolo diras ke la flago estas simbolo "... de kontraŭmilitaj protestoj, ofta inter la opoziciaj fortoj." Anna Dubkova estis kondamnita de la tribunalo al aresto por periodo de 15 tagoj sub Artikolo 19.3 de la Kodo de Administraj Deliktoj.[5]

La kolora nuanco de la meza blua strio estas proksima al la meza strio de la rusa flago uzita dum la post-sovetia epoko inter 1991 kaj 1993.

Ŝtata flago de Rusio inter 1991 kaj 1993

Similaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]