Blanka Domo (Roterdamo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Blanka Domo en 1900
Norda kaj orienta fasadoj
La Blanka Domo en 2005
La Blanka Domo en 2008
Suda kaj orienta fasadoj
La Blanka Domo iama plej alta oficeja konstruaĵo en Eŭropo, meze de la postmilita Roterdamo

La Blanka Domo (nederlande het Witte Huis) estas konstruaĵo en Roterdamo, kiu iutempe estis la plej alta oficeja konstruaĵo en Eŭropo. Ĝi estis la unua nubskrapulo de Roterdamo kaj postvivis la bombadon de Roterdamo dum la dua mondmilito, en 1940. Ĝi situas ĉe Wijnhaven 51°55′7″N 4°29′30″E  /  51.91861°N, 4.49167°O / 51.91861; 4.49167 (Blanka Domo (Roterdamo))Koordinatoj: 51°55′7″N 4°29′30″E  /  51.91861°N, 4.49167°O / 51.91861; 4.49167 (Blanka Domo (Roterdamo))

Poste oni iom modifis ĝin, sed dum la 1990-aj jaroj laŭeble remetis la originan formon, precipe pri gabloj kaj tegmento.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento la arkitekto Molenbroek desegnis konstruaĵon 10-etaĝan, kun estis tiutempe en Eŭropo nekutima alto. Dubemuloj timis, ke la mola grundo de Roterdamo ne kapablos subteni tian konstruaĵon. Ja la turoj de la kirko de Sankta Laŭrenco iam preskaŭ falis pro ventego.

La konstru-entreprenisto J. H. Stelwagen en 1897/98 konstruis la Blankan Domon por 127.900 guldenoj, pli ol laŭ originaj planoj. Dum la konstruado la grundo moviĝis, kaj proksima domo minacis disfali. Oni malkonstruis ĝin kaj utiligis la liberigitan terenon por la Blanka Domo, pligrandigante ĝian planon al 20 oble 20 metroj (anstataŭ la planitaj 15 × 20 metroj).

Por la fundamento oni ramis 1000 pilierojn en la grundon, kiu tiel iĝis je unu metro pli alta ol la ĉirkaŭaĵo. La konstruantoj devis pagi kompenson por la kajaj muroj de la proksima haveno kaj por la ponto Jan-Kuiten, kiun necesis dumtempe fermi por la trafiko.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La Blanka Domo estas konstruita laŭ secesia stilo. Ĝi altas 43 metrojn. Sur ĝia plata tegmento estas belvida platformo, atingebla per lifto, tiutempa modernaĵo.

Tri el la dek etaĝoj troviĝas ene de la oblikva tegmento. La ekstero de la muroj, kiuj dikas inter 40 kaj 140 centimetroj, estas tegita per blanke glazuritaj kaheloj. Pro timo de incendio oni ne permesis (nek permesas) daŭran loĝadon en la domo; ĝi estas oficeja domo. Ĝiaj konstrumaterialoj estis fero kaj cemento (ne betono); ligno ne estis permesita, same pro timo de fajro.

La timo pro disfalo estis senbaza: Post la bombado de Roterdamo en majo 1940 fare de la germanoj la Blanka Domo kaj la – iam pro danĝero de disfalo refundamentita kaj fortigita – kirko de Sankta Laŭrenco restis starantaj, dum la ĉirkaŭaj konstruaĵoj estis komplete detruitaj.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

Kutima diraĵo de roterdamanoj estas "he, iru stari sur la Blanka Domo" (= tie vi staros pli alte). Tio estas dirita de iu, sur kies piedfingrojn oni tretis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]