Poeta narciso
blanka narciso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blanka narciso (Narcissus poeticus 'Actaea') | ||||||||||||
taksonomio | ||||||||||||
|
La blanka narciso (Narcissus poeticus), ankaŭ nomata poeta narciso (laŭ PIV poetnarciso), estas plantospecio el la familio de amarilidacoj (Amaryllidaceae).
Priskribo
La blankaj narcisoj estas bulbaj plantoj kaj kreskas 40 ĝis 50 cm alte, la folioj larĝas nur 5-8 mm. La floroj estas kreme blankaj kaj havas meze flav-ruĝan pluskorolon. La floroj staras unuope surtige kaj aperas ekde aprilo. La planto estas venena kaj entenas en la bulboj la alkaloidon narcisino kaj narcipoetino.
Disvastiĝo
blanka narciso (Narcissus poeticus) |
Blankaj narcisoj estis alhejmigitaj originale en la Mediteranea areo, sed poste surmonde disvastiĝis ties kultivado. La planto ŝatas la kalkomalriĉan kaj humidan lokon kiel humidaj kampoj kaj marĉoj.
La planto kiel sovaĝa planto estas tre danĝerita kaj konvene al tio tre protektita.
Plimultiĝo
La blanka narciso plimultiĝas vegetative per idbulboj.
Uzo
Blanka narciso estas – post flava narciso – la ekonomie plej gravaj narcisoj. Ĝi aperas ĉiujare en granda kvanto surmerkate kiel tranĉita floro el bedoj.
Nomo
La nomo narciso devenas de la greka verbo νάρκειν (narkein), kiu havas la signifon "narkoti" (komparu la vorton narkozo). La poetnarciso, kiu kreskas en Grekio, fakte elradias tre intensan kaj narkotigan odoron. La romianoj transprenis la grekan plantonomon en la latina formo narcissus. Ovidio en sia verko "Metamorfozoj" rakontis la legendon de la memenamiĝinta junulo Narciso, kiu estis transformita al la floro narciso. En sia libro Ovidio skizis la planton tiom detale, ke sendube eblas identigi la planton.
Kiam Carl von Linné kreis sian sistemon de plantonomoj, li konservis la nomon narciso. La vorton narcissus poeticus por la poetnarciso tamen nur post tio kreis la biologo Matthias Lobelius.