Boĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lanĉo de boĉglobo

Boĉo estas globludo simila al la franca ludo petongo, kaj evoluinta de ludoj de antikva Romio. Ĝia nuna formo estiĝis en Italujo, kie ĝi nomiĝas bocce, pluralo de boccia, itala vorto kiu signifas bulo. Ĝi estas ludata en Eŭropo kaj lokoj en la mondo kien migris italoj, inkluzive de Aŭstralio, Nordameriko, kaj Sudameriko, kie ĝi havas diversajn nomojn. En Usono, boĉo estas favorata pastempo de italaj kluboj, kaj estas aparte populara en Florido, ĉar ĝi estas facile ludebla por maljunuloj. La ludo poplariĝis en la eksjugoslavaj respublikoj, kaj en Francujo, la populara ludo boule lyonnaise estas preskaŭ identa.

Boĉo estas tradicie ludata sur tera, argila, aŭ asfalta boĉejo, 2,5 ĝis 4 metroj larĝa kaj 20 ĝis 27 metroj longa. Boĉgloboj estas faritaj el metaloplasto, estas sferoformaj kaj havas tute simetrian pezon.

Boĉmatĉo povas konsisti el du ludantoj aŭ du teamoj el du aŭ kvar ludantoj. Je komenco de matĉo, unu teamo aŭ ludanto ĵetas pli malgrandan, ordinare blankan globon nomatan palino, nomata ankaŭ globeto, de unu flanko de boĉejo al fora duono de la boĉejo. Sama teamo tiam lanĉos globon celante ke ĝi haltu kiel eble ple proksime al la palino. Tuj poste alia teamo lanĉos. Poste, la teamo nehavanta plej proksiman globon al la palino ĵetos ĝis ĉiuj globoj estas lanĉitaj. Oni ordinare lanĉas de sube, aŭ povas ruligi sian globon. Estas valide lokigi globon pli proksima al la palino per koliziigi ĝin kontraŭ globo de alia teamo, aŭ kontraŭ la palino mem.

La teamo kun globo plej proksima al la palino poentos, kaj gajnos kroman poenton por ĉiu globo pli proksima al la palino ol la plej proksima globo de la alia teamo. Maksimume unu teamo povas poenti en ĉiu ludperiodo. La matĉo finiĝas kiam unu teamo kolektas fiksitan kvanton da poentoj, ordinare 12, aŭ en turniroj, kutime 15, sed la cifero povas varii ege depende de la loko.