Boletus edulis
Nobla boleto | ||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nobla boleto
| ||||||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||
Boletus edulis Bull., 1782 | ||||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||||
Nobla boleto (Boletus edulis) estas fungo el la manĝindaj fungoj. Latine edulis signifas manĝebla.
Priskribo
Ĝi havas ĉaman aŭ flavbrunan koloron, ofte la rando estas pli hela. La ĉapelo estas komence globforma, sed ĝi platiĝas. Ĝi grandas de 10 ĝis 25 cm sed povas atingi 35 cm.
La pora produkta tavolo troviĝas sub la ĉapelo, kiu havas – june – blanketan, poste verdflavan koloron. Tiu tavolo estas facile deigebla el la ĉapelo.
La trunketo estas blanketa kaj ventra en la malsupra parto. Ĝi havas helan retecan figuron surtrunkete.
La fungokarno estas malmola kaj blanka. Distranĉita, la karno restas blanka, ne bluiĝas. Ĝi estas bongusta (la venenaj radika kaj vulpa boletoj estas amaraj).
Sistematiko
Fakte nun oni scias ke Boletus edulis esta klado, kiu enhavas plurajn speciojn.
Klado de edulis sensu stricto
- Boletus edulis Europa klado
- Boletus affinis edulis Amerika klado
Notoj kaj referencoj