Boris Voznickij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 17:34, 22 maj. 2014 farita de Sliwinski (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Boris Voznickij (ukraine: Борис Григорович Возницький; naskiĝis la 16-an de aprilo 1926 en Nahirne, Lviva provinco, mortis la 23-an de majo 2012 en aŭtomobila akcidento) – ukraina historiisto pri arto, direktoro de Lvova Artgalerio, prezidanto de ukraina nacia komitato de Internacia Konsilio de Muzeoj (ICOM), posedanto de la honora doktoreco de Pedagogia Universitato de Krakovo kaj de Akademio de Belartoj en Varsovio.

Biografio

Dum la dua mondmilito soldatservis en puna taĉmento de Ruĝa Armeo, post la milito studis en Lernejo de Belartoj je la nomo de Ivan Truŝa, kaj poste en historia fakultato de Rusia Akademio de Belartoj en Peterburgo. En 1960 iĝis anstataŭanto de direktoro de la Muzeo de Ukraina Arto, kaj de 1962 direktoro de Galerio de Pentroarto en Lvovo.

En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento kontribuis al savo de multaj artverkoj disigitaj en forlasitaj historiaj monumentoj de Okcidenta Ukrainio. Li atingis forgesitajn kortegojn, preĝejojn, monaĥejojn kaj tombejojn en Lviva provinco: Żółkiew, Olesko kaj Złoczów, alveturigante tieajn artverkojn al muzeaj deponejoj. En Horodenko savis restaĵojn de la altaro de Johano Georgo Pinzel. Sur forgesita tombejo malkovris tomban ŝtonon al familio Poniński kun reliefo de dana skulptisto Bertel Thorvaldsen. Sume oni savis ĉ. 36 mil de artaĵoj. Danke al lia peno en 1961 komenciĝis rekonstruo de kastelo kaj monaĥejo en Olesko, kastelo en Złoczów kaj en Podhorce, krome de kastelturoj en Pietniczany. Laŭ lia iniciato oni kreis novajn muzeojn, kiel ekzemple muzeo al Pinzel en Lvovo, kie ankaŭ li kontribuis al konservado de la kapelo de familio Boim kune kun preĝejo kaj monaĥejo de bernardanoj.

En 2003 estis distingita de Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta, kaj en 2006 – Ora Medalo "Merita al Kulturo Gloria Artis. Posedanto de la honora doktoreco de Pedagogia Universitato de Krakovo kaj de Akademio de Belartoj en Varsovio. En 2009 ricevis titolon de honora civitano de la urbo Lvovo. La 12-an de aprilo 2013 Ministerio pri Kulturo de Ukrainio donis al Lvova Artgalerio la nomon de ĝia plurjara direktoro.

Bibliografio

  • Borys Woźnicki, Jan Jerzy Pinzel, Bosz, Olszanica 2007, ISBN 9788389747679
  • Борис Возницький, Автопортрет на тлі часу (Aŭtoportreto fone de la tempo), 2006

Eksteraj ligiloj