Borussia Mönchengladbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Borussia Mönchengladbach
Nomo de klubo  Borussia VfL 1900 Mönchengladbach
Fondita  1-a de aŭgusto 1900
Stadiono  Borussia-Park
Kapacito  54 067
Prezidanto  Rolf Königs
Trejnisto  Lucien Favre
Ligo  unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2013/14  6-a pozicio
Oficiala ttt  www.borussia.de
Trikoto Kit body bmo1011h.png Kit right arm bmo1011h.png
Kit shorts.png
Kit socks blacktop.png
 
Hejme
Trikoto Kit body bmo1112a.png Kit right arm borderonblack.png
Kit shorts bmo1112a.png
Kit socks black band color.png
 
Ekstere
v  d  r
Information icon.svg

Borussia Mönchengladbach (plena nomo: Borussia Klub für Leibesübungen 1900 Mönchengladbach) estas futbalklubo en la germania urbo Mönchengladbach - parto de la regiono Niederrhein, "malalta Rejno", kiu etendiĝas ambaŭflanke de la rivero Rejno nordokcidente de la urbo Duseldorfo ĝis la german-nederlanda limo.

futbalistoj de FC Borussia en la jaro 1900
historia blazono

La klubo havas la emblemajn kolorojn nigro, blanko kaj verdo, kaj komence de la jaro 2012 havis 50 000 membrojn. Ĝi aparte konatas pro sia sekcio de vira futbalo, el profesia kaj neprofesiaj viraj kaj aldone multaj knabaj teamoj, sed krome havas ankaŭ sukcesajn sekciojn pri virina futbalo, pri manpilko kaj pri tabloteniso, ĉiuj kun plenaĝaj kaj junulaj teamoj. La unua vira teamo de futbalo en 1965 avancis al la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga - kaj de tiam kontinue estas unu el la plej bonaj germanaj teamoj de futbalo: ĝis la somero de 2012 ĝi atingis kvin titolojn de naciaj futbalaj ĉampionoj, trifoje gajnis la nacian futbalan pokalon DFB-Pokal kaj dufoje gajnis la eŭropan trofeon UEFA-pokalo, ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA. En la eterna tabelo de la nacia ligo Bundesliga la klubo post la sezono 2013/2014 havas la sesan pozicion. La aparte rapida kaj atakema ludmaniero, per kiu la teamo en la 1970-aj jaroj per grandparte aparte junaj futbalistoj dominis la nacian ligon, alportis al ĝi la kromnomon Fohlenelf - "ĉevalida dekunuopo".

Kapitala societo de la nomo Borussia VfL 1900 Mönchengladbach GmbH vivtenas la sekcion pri profesia futbalo. La kluba estraro laŭ la stato de somero 2012 konsistas el la kluba prezidanto Rolf Königs, el vicprezidantoj Siegfried Söllner kaj Rainer Bonhof, el ekstrejnisto Hans Meyer kiel plia estrarano, krome el afergvidanto Stephan A.C. Schippers kaj sporta direktoro Max Eberl.

Klubofonda historio[redakti | redakti fonton]

sezonoj 1900 - 1933
sezono pozicio goloj poentoj
1900−1904 neniu partopreno
3-a klaso 2-a distrikto 1904/05 1 - 3:1
1905/06 − neniu partopreno
2-a klaso 2-a distrikto 1906/07 1 25:8 16:0
2-a klaso 2-a distrikto grupo B 1907/08 3 19:13 11:9
B-klaso grupo suda 2-a distrikto 1908/09 1 9:3 10:7
A-klaso 2-a/I2-a distrikto 1909/10 4 12:12 28:29
A-klaso 2-a/5-a distrikto grupo okcidenta 1910/11 5 21:15 48:31
A-klaso suda Rejn-distrikto grupo norda 1911/12 1 25:3 53:10
ligo Malsupra Rejno 1912/13 6 18:18 31:33
distrikta ligo norda Rejn-distrikto 1913/14 3 15:13 17:20
distrikta ligo M.-Gladbach | 1914 ĝis 1915, pli frua sezonfino post la komenco de la Unua Mondmilito
norda Rejn-distrikto M.-Gladbach 1915/16 2 14:6 31:23
pli frua sezonfino de 1916 kaj sekva paŭzo pro la Unua Mondmilito
distrikta ligo M.-Gladbach 1918/19 - -
distrikta ligo okcidenta Rejn-distrikto 1919/20 2 31:13 57:32
distrikta ligo okcidenta Rejn-distrikto 1920/21 2 24:12 63:33
Rejn-regiona ligo 1921/22 3 24:12 53:30
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1922/23 3 13:7 23:12
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1923/24 2 14:6 38:15
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1924/25 5 11:9 33:14
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1925/26 2 16:4 43:18
Rejn-distriktara ligo grupo 1 1926/27 2 21:27 54:27
Rejn-distriktara klaso grupo 2 1927/28 2 25:3 61:22
Rejn-distriktara klaso grupo 1 1928/29 1 37:7 76:23
Rejn-distriktara ligo 1929/30 4 30:18 68:50
Rejn-distriktara ligo grupo 2 1930/31 8 16:24 31:51
Rejn-distriktara ligo grupo 1 1931/32 5 18:18 45:45
Rejn-distriktara ligo grupo 2 1932/33 8 22:22 45:36
verde: avanco al pli alta ligo

Kiel antaŭaĵo de la klubo Borussia Mönchengladbach konsideratas grupo da futbalistoj, kiu la 17-an de novembro 1899 post la malmembriĝo el la sporta klubo Germania en la gastejo „Anton Schmitz“ en la urboparto Mönchengladbach-Eicken fondis "futballudan komunumon" je la nomo FC Borussia. Borussia estas la latina nomo de Prusio, al kiu la urbo Mönchengladbach apartenis ekde 1815 - la nomero kompreneblas kiel esprimo de lojaleco al tiu ŝtato.

La futballuda komunumo komence de la jaro 1990 membriĝis en katolika societo de la urboparto Eicken, kiu jam havis futbalejon. La 1-an de aŭgusto 1900 la futballuda komunumo fondis la klubon Fußballklub Borussia 1900. Post unuaj sportaj sukcesoj kontraŭ najbaraj kluboj la klubo en februaro 1903 decidis celi al pli regulaj matĉoj kontraŭ aliaj teamoj, kaj aliĝis al la en 1898 fondita okcidentgermana ligo de futbalo, kiu kovris pli malpli la teritorion de la nuna federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Tio gvidis al organizaj problemoj en la katolika societo, kaj en majo 1903 la klubo decidis pri malmembriĝo katolika societo kaj pri sekva sendependeco. La 23-an de marto 1910 loka juĝejo registris la klubon je la nomo Borussia 1900 M.gladbach - kiel numero 30 de la kluba registro.

Futbalistoj kaj trejnistoj[redakti | redakti fonton]

Teamo de la sezono 2011/12[redakti | redakti fonton]

golisto defendo mezo atako
1 Marc-André ter Stegen Flago-de-Germanio.svg
21 Janis Blaswich Flago-de-Germanio.svg
33 Christofer Heimeroth Flago-de-Germanio.svg
2 Matthias Zimmermann Flago-de-Germanio.svg
3 Filip Daems Tramway-T.svg (teamestro) Flago-de-Belgio.svg
4 Roel Brouwers Flago-de-Nederlando.svg
17 Oscar Wendt Flago-de-Svedio.svg
24 Tony Jantschke Flago-de-Germanio.svg
31 Dante Bonfim Costa Santos Flago-de-Brazilo.svg
37 Niklas Dams Flago-de-Germanio.svg
39 Martin Stranzl Flago-de-Aŭstrio.svg
5 Alexander Ring Flago-de-Finnlando.svg
6 Tolga Cigerci Flago-de-Germanio.svg
7 Patrick Herrmann Flago-de-Germanio.svg
13 Roman Neustädter Flago-de-Germanio.svg
14 Thorben Marx Flago-de-Germanio.svg
16 Håvard Nordtveit Flago-de-Norvegio.svg
18 Juan Arango Flago-de-Venezuelo.svg
23 Jūki Ōtsu Flago-de-Japanio.svg
27 Julian Korb Flago-de-Germanio.svg
34 Amin Younes Flago-de-Germanio.svg
10 Igor de Camargo Flago-de-Brazilo.svg Flago-de-Belgio.svg
11 Marco Reus Flago-de-Germanio.svg
19 Mike Hanke Flago-de-Germanio.svg
20 Mathew Leckie Flago-de-Aŭstralio.svg

Trejnistoj kaj akompanaj profesiuloj de la sezono 2011/12[redakti | redakti fonton]

trejnistoj medicina stabo
Lucien Favre ĉefa trejnisto
Frank Geideck kuntrejnisto
Manfred Stefes kuntrejnisto
Uwe Kamps golisto trejnisto
Christian Weigl trejnisto pri fizika forto
Dr. Heribert Ditzel teama kuracisto
Dr. Stephan Hertl teama kuracisto
Dr. Stefan Porten teama kuracisto
Andreas Bluhm fizioterapiisto
Dirk Müller fizioterapiisto
Adam Szordykowski fizioterapiisto

Transiroj antaŭ la sezono 2011/12[redakti | redakti fonton]

Novaj teamanoj Foriraj teamanoj
Mathew Leckie Flago-de-Aŭstralio.svg Adelaide United
Raúl Bobadilla Flago-de-Argentino.svg Aris Tesaloniko (tiusezone forpruntita)
Frederic Löhe Flago-de-Germanio.svg SV Sandhausen (tiusezone forpruntita)
Oscar Wendt Flago-de-Svedio.svg FC Kopenhago
Lukas Rupp Flago-de-Germanio.svg Karlsruher SC
Matthias Zimmermann Flago-de-Germanio.svg Karlsruher SC
Jūki Ōtsu Flago-de-Japanio.svg Kaŝiŭa Rejsol
Joshua King Flago-de-Norvegio.svg Manchester United (restas forpruntita)
Tolga Cigerci Flago-de-Germanio.svg VfL Wolfsburg (restas forpruntita)
Alexander Ring Flago-de-Finnlando.svg HJK Helsinki (restas forpruntita)
Fabian Bäcker Flago-de-Germanio.svg Alemannia Aachen
Paul Stalteri Flago-de-Kanado.svg senkluba
Christian Dorda Flago-de-Germanio.svg SpVgg Greuther Fürth
Sebastian Schachten Flago-de-Germanio.svg FC St. Pauli
Jens Wissing Flago-de-Germanio.svg SC Paderborn 07
Jean-Sébastien Jaurès Flago-de-Francio.svg kariera fino
Michael Fink Flago-de-Germanio.svg Beşiktaş JK Istanbulo (tiusezone forpruntita)
Logan Bailly Flago-de-Belgio.svg KRC Genk (restas forpruntita)
Karim Matmour Flago-de-Alĝerio.svg Eintracht Frankfurt
Marcel Meeuwis Flago-de-Nederlando.svg VVV-Venlo
Anderson Soares de Oliveira Flago-de-Brazilo.svg Eintracht Frankfurt (restas forpruntita)
Tobias Levels Flago-de-Germanio.svg Fortuna Düsseldorf (restas forpruntita)
Michael Bradley Flago-de-Usono.svg AC Chievo Verona
Mohamadou Idrissou Flago-de-Kameruno.svg Eintracht Frankfurt
Joshua King Flago-de-Norvegio.svg Manchester United (tiusezone forpruntita)
Elias Kachunga Flago-de-Germanio.svg VfL Osnabrück (restas forpruntita)
Raúl Bobadilla Flago-de-Argentino.svg BSC Young Boys
Lukas Rupp Flago-de-Germanio.svg SC Paderborn 07 (restas forpruntita)

Transiroj antaŭ la sezono 2012/13[redakti | redakti fonton]

Novaj teamanoj Foriraj teamanoj
Anderson Soares de Oliveira Flago-de-Brazilo.svg Eintracht Frankfurt (tiusezone forpruntita)
Tobias Levels Flago-de-Germanio.svg Fortuna Düsseldorf (tiusezone forpruntita)
Lukas Rupp Flago-de-Germanio.svg SC Paderborn 07 (tiusezone forpruntita)
Granit Xhaka Flago-de-Svislando.svg FC Basel
Peniel Mlapa Flago-de-Germanio.svg TSG 1899 Hoffenheim
Alexander Bieler Flago-de-Germanio.svg dua kluba teamo
Branimir Hrgota Flago-de-Svedio.svg Jönköpings Södra IF
Marco Reus Flago-de-Germanio.svg Borussia Dortmund
Roman Neustädter Flago-de-Germanio.svg FC Schalke 04
Dante Bonfim Costa Santos Flago-de-Brazilo.svg FC Bayern München
Mathew Leckie Flago-de-Aŭstralio.svg FSV Frankfurt (restas forpruntita)
Elias Kachunga Flago-de-Germanio.svg Hertha BSC Berlin (restas forpruntita)
Logan Bailly Flago-de-Belgio.svg Oud-Heverlee Loveno

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]