Bostona masakro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gravuraĵo pri la masakro de Paul Revere.

La Bostona masakro (angle: Boston Massacre) estas la kutima usona nomo de evento, kiu okazis lundon, la 5-an de marto 1770 en Bostono, tiam en brita kolonio. Tiu evento estis grava en la incito de la Usona Revolucio. John Adams diris, ke en la nokto de tiu evento estis metita la fundamento de Usono.

La afero komenciĝis vespere je la 5-a de marto, kiam juna metilernanto Edward Gerrish petis britan oficiron, ke tiu pagu fakturon de lia majstro. Supozeble la oficiro rifuzis pagi, ĉar la lernanto iom laŭtiĝis, pro kio alvenis brita posteno, soldato White, kaj batis Gerrish. Tiu foriris kaj revenis kun amikoj, kiuj abunde ĵetis neĝbulojn, glacipecojn kaj rubaĵon al la soldato.

La deĵora oficiro de la tago, kapitano Thomas Preston, alkuris kun kaporalo kaj ok soldatoj por helpi sian ulon. Pro tio kolektiĝis pliaj civiluloj, kiuj helpis al Gerrish kaj liaj amikoj kaj same ĵetis objektojn al la soldataro. Pro la ruĝaj uniformoj ili mokis ilin kiel "kankrojn" kaj "ruĝ-dorsulojn".

Preston estis ordoninta, ke liaj uloj ne pafu, kaj supozeble la civiluloj (eĉ sen scii pri tiu ordono) fidis je la armea disciplino kaj ne imagis riskon, kiam ili defiis "pafu, vi malkuraĝuloj". La precizaj cirkonstancoj estas neklaraj, sed kiam la du grupoj kunpuŝiĝis, la soldatoj ja pafis. Tri civiluloj mortis, ok pliaj estis vunditaj, du el ili mortis poste.

La ok soldatoj estis akuzitaj antaŭ civila kortumo. Ilia advokato estis John Adams. Ses soldatoj estis absolvitaj, la du, kiuj pruveble pafis, estis kondamnitaj pro hom-mortigo kaj brulmarkitaj ĉe la dikfingroj. Kapitano Preston estis absolvita, ĉar ne eblis pruvi, ke li ordonis la pafadon. Supozeble la ĵurio konsideris la provokadon kaj la tumultan situacion.

Kvankam la evento almenaŭ de la brita flanko ne estis planita, Samuel Adams kreis por ĝi la nomon "Bostona Masakro" kaj uzis ĝin por propagandaj celoj por instigi revoluciajn sentojn. Li argumentis, ke gravas ne la nombro de la mortigitoj, sed la fakto, ke ordinaraj amerikaj laboristoj partoprenis en revolucia evento. Ĉe la entombigo de la kvin viktimoj kolektiĝis granda homamaso, laŭ iuj la plej granda ĝistiama sur la kontinento; poste okazis kunveno ĉe la kirko Old South Church, kiu postulis la foriron de la britaj trupoj el la urbo.

Konata raporto (vidu [1]) pri la evento montras la iom emociigan stilon uzatan:

"La marda mateno prezentis teruregan scenon, la sango de niaj kuncivitanoj fluis kiel akvo tra King-strato kaj placo Merchant's Exchange, la precipa ejo de la armea parado dum la lastaj 18 monatoj. Nia sango estis trovebla ankaŭ ĝis la fino de strato Long Lane kaj en diversaj aliaj stratoj kaj trairejoj."

Ĝis 1783 oni ĉiujare je la 5-a de marto celebris "Masakro-Tagon"; tiujare oni ŝanĝis la celebradon al la 4-a de julio, tago de la Deklaro de Sendependeco.