Bourg-en-Lavaux
Bourg-en-Lavaux | |
---|---|
Blazono de Bourg-en-Lavaux | |
Cully, komunumo Bourg-en-Lavaux | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Lavaux-Oron |
Koordinatoj | 46° 29′ 18″ N 6° 43′ 51″ O / 46.48833 °N, 6.73083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 18″ N 6° 43′ 51″ O / 46.48833 °N, 6.73083 °O (mapo) |
Areo | 9,65 km² |
Alteco | 387 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1091, 1096-1098 |
Komunumkodo | 5613 |
Mapo de Bourg-en-Lavaux | |
Bourg-en-Lavaux estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 5010 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La sidejo de la komunuma administracio situas en Cully.
Geografio
La komunumo Bourg-en-Lavaux situas ĉe la norda bordo de Lago Lemano, proksimume 15 kilometrojn oriente de Laŭzano. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Cully, Epesses, Grandvaux, Riex kaj Villette (Lavaux).[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,65 km², de kiuj 10,2% estas kovritaj de arbaro, 64,5% servas por agrikulturo kaj 24,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bourg-en-Lavaux limas en nordo al Savigny, en nordoriento al Forel (Lavaux), en oriento al Puidoux, en sudo al Lago Lemano, kaj en okcidento al Lutry.
Trafiko
Tra Bourg-en-Lavaux pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Vevey al Laŭzano kaj la svisa aŭtovojo A9. Pere de la trajnlinio de Vevey al Laŭzano kaj la trajlinio de Friburgo al Laŭzano kaj diversaj buslinioj la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La komunumo Bourg en Lavaux estiĝis iun efiko de la 1-a de julio 2011 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Cully, Epesses, Grandvaux, Riex kaj Villette (Lavaux). La unua dokumenta mencio de Riex datiĝas el la jaro 1184 kiel Ruez. [3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Bourg
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Emmanuel Abetel: Riex en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-04)
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bourg-en-Lavaux – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|