Brajtono
Brajtono (Brighton) | |
urbo | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando |
---|---|
Ŝtato | Anglujo |
Regiono | Sud-orienta Anglio |
Koordinatoj | 50° 50′ N 0° 08′ U / 50.833 °N, 0.133 °U (mapo) |
Loĝantaro | 155 919 (20/08/2007) |
Horzono | UTC±00:00 |
Poŝtkodo | BN1, BN2, BN50, BN88 |
Vikimedia Komunejo: Brighton, East Sussex | |
Retpaĝo: http://www.brighton-hove.gov.uk/ | |
Brajtono (angle:Brighton, pron. [ˈbɹaɪtən]) estas urbo en la angla provinco East Sussex apud la maniko kaj 77 kilometroj sude de Londono.
Ĝi estas la plej larĝa kaj plej populara feriurbo en sudorienta Anglio. Ĝi estas fizike ligita al la urbo Hove kaj oni ofte ligas la du vortojn t.e. Brighton & Hove. Antaŭ 1992 Brajtono estis parto de la administra provinco East Sussex sed en 1992 kun Hove ĝi fariĝis unuara instanco.
Industrioj – turismo, procesado de manĝaĵo, inĝenierado, granda konferencejo. Populara loĝloko por artistoj, muzikistoj, ĵurnalistoj, aktoroj., samseksemuloj.
Pro la rapida fervojo al Londono (unu horo) multaj homoj laboras en Londono kaj vojaĝas ĉiutage.
Transporto – fervojo al Londono, Portsmouth kaj Eastbourne. Aŭtoŝoseo al suda London – M23
Du universitatoj Universitato de Sussex kaj Universitato de Brighton.
Esperanto
La Universala Kongreso de Esperanto okazis en Brajtono en 1989.
Esperantistoj
Historio
Historio – Antaŭe fiŝista vilaĝo nomita Brighthelmstone. En 1782 la Princo de Kimrio, la estonta reĝo Georgo la 4-a ekloĝis ĉi tie. Ankaŭ marbanado fariĝis tre populara kaj la urbo kreskis.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala TTT - elektu Visitors. Nur en la angla lingvo.
Vidu ankaŭ