Bresta regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bresta regiono
Брэсцкая вобласць

Flago Blazono
Dosiero:Brest Voblast Flag.png
Bazaj informoj
administra centro: Bresto
areo: 32 300 km²
loĝantoj: 1 462 900 (en 2004)
loĝdenso: 44 loĝantoj/km²
aŭtokoda cifero: 1
ISO 3166-2: BY-BR
oficiala retejo: www.brest-region.by
Situo en Belarusio

La Bresta regiono - belaruse Брэсцкая вобласць, latinliterigite brestskaja voblasć - kovras la sudokcidentan parton de Belarusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belarusion. La regiona areo kovras 32 300 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Bresto, pliaj aparte gravaj urboj Baranoviĉi kaj Pinsk.

Geografio

La regiona areo limas al la Podlaĥia kaj Lublina provincoj de Pollando okcidente, la Volina kaj Rivna provincoj de Ukrainio sude, la Hrodna kaj Minska regionoj de Belarusio norde kaj la Homela regiono oriente. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 15,7 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo.

La regiono ofte nomatas la "okcidenta pordo" al Belarusio. Geografie, ĝi apartenas al la teritorio historie nomata Polesio. La areo estis parto de la Dua Pola Respubliko inter la jaroj 1921 kaj 1939, kiam ĝi sekve de la Pakto Ribbentrop-Molotov estis alligita al la Belorusa Soveta Socialisma Respubliko de Sovetunio.


Ŝablono:Regionoj de Belarusio