British Midland International

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
BMI
Bmi Airbus A319 Lofting-2.jpg
IATA
BD
ICAO
BMA
Voksigno
MIDLAND
Fondita 1938
Programo por oftaj flugantoj bmi Diamond Club
Alianco Star Alliance
Aviadilaro 53
Cellokoj 38
Filio de Lufthansa (ekde julio 2009)
Ĉefsidejo Castle Donington (Britio)
Ĉefuloj
Retejo: www.flybmi.com
v  d  r
Information icon.svg

La entrepreno British Midland Airways, kiu porkomerce kutime mem nomas sin British Midland International (bmi), estas britia flugkompanio kun sidejo en la loĝloko Castle Donington iom nordoriente de Leicester. Ekde la 1-a de julio 2000 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "Star Alliance" kaj ekde la 1-a de julio 2009 filio de la germana flugkompanio Lufthansa. La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 10 milionojn da pasaĝeroj[1] kaj dispondas pri 53 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[1].

La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon BD; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas BMA.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 retejo "Star Alliance" laŭ la stato aŭgusto 2010, ĉi-tie angle, sed ankaŭ haveble ĉine, france, germane, hispane, japane, koree kaj portugale

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la palaco Donington Hall, ĉefa sidejo de la flugkompanio