Bronzflugilulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eleganta bronzflugilulo

Bronzflugilulo estas nomigo por kelkaj genroj de kolomboj, tio estas birdoj de la familio de Kolombedoj, kiuj loĝas ĉefe en la regiono inter sudorienta Azio kaj Aŭstralio kaj karakteras pro havo de bronzobrunajn dorson kaj flugilojn. Kelkaj el ili krome montras rimarkindajn kapobildojn, kiel la Eleganta bronzflugilulo kaj multaj havas grizajn kontrastajn subajn partojn.

Taksonomie oni uzas tiun vorton por la du specioj de la genro Henicophaps kaj la 3 specioj de la genro Phaps. Krome oni povas uzi ankaŭ por la specioj de aliaj genroj de la sama subfamilio, kiuj havas ankaŭ la radikon Phaps en ties nomoj, kiel la 2 specioj de la genro Chalcophaps, unu specio de la genro Ocyphaps kaj la 3 specioj de la genro Geophaps.

Specioj kaj genroj[redakti | redakti fonton]