Novbritia bronzflugilulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novbritia bronzflugilulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Henicophaps Henicophaps
Specio: Novbritia bronzflugilulo, Henicophaps foersteri
Rothschild & Hartert, 1906
Konserva statuso
Distribuado de Novbritia bronzflugilulo
Distribuado de Novbritia bronzflugilulo
Distribuado de Novbritia bronzflugilulo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Novbritia bronzflugilulo, Henicophaps foersteri, estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj, kiuj estas endemiaj de Papuo-Nov-Gvineo. Tiuj estas fortikaj kolomboj kun maloftaj longaj fortaj bekoj kiuj vivas en humidaj arbaroj kaj manĝas ĉefe surgrunde. En 1988, ĝi estis kategoriigita kiel preskaŭ minacata specio en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Tamen, en 2000, ĝi estis rekategoriigita kiel vundebla statuso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Novbritia bronzflugilulo estas ĉirkaŭ 38 cm longa,[1] kaj havas 20.5 cm longan flugillongon. La vosto estas 13.7 cm longa, kaj la beko estas 3 cm longa.[2] Ĝi havas sablokoloran frunton kaj ruĝecbrunan kronon, pli ruĝecbrune en nuko.[1] La irisoj kaj la beko estas malhelaj; la kruroj estas ruĝaj. Ĝi havas malhelbrunajn suprajn partojn, kaj la mentono, gorĝo kaj orelkovriloj estas kremblankaj. La plej grandaj kaj mezaj kovriloj estas metalece orverdaj, kaj la malgrandaj kovriloj estas malhelgrenatkoloraj. Ĝi havas bluezirizecajn triarangajn flugilplumojn.[2]

Ĝi elsendas monotonan ripetan pip-ĝia alvokon, kies dua noto estas pli altatona ol la unua noto.[2]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Novbritia bronzflugilulo estas endemia de Papuo-Nov-Gvineo. Ties natura habitato estas praarbaraj kaj duarangaj arbaroj de malaltaj teroj ĝis altoj de almenaŭ 700 m suerp marnivelo.[3][4]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

En 1988, ĝi estis kategoriigita kiel preskaŭ minacata specio en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Tamen, en 2000, ĝi estis rekategoriigita kiel vundebla statuso pro sia malgranda populacio kiu nombras malpli ol 5 000, kio estas probable malpliiĝanta pro habitatoperdo. Ĝi estas rara specio. Ĝi estis registrita en la Naturprotektaj Areoj de Poikili kaj Garu.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 New Britain Bronzewing (Henicophaps foersteri). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Arkivita el la originalo je 2017-07-12. Alirita 2017-09-19.
  2. 2,0 2,1 2,2 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). London: A & C Black, p. 298–299. ISBN 9781408135563.
  3. 3,0 3,1 BirdLife International (2012). “Henicophaps foersteri”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 
  4. Beehler, Bruce M.. (2016) Birds of New Guinea: Distribution, Taxonomy, and Systematics. Princeton, New Jersey: Princeton University Press, p. 38–69. ISBN 978-1400880713.