Bubendorf im Burgenland
Bubendorf im Burgenland, mallonge Bubendorf, hungare Lántosfalva [lAntoŝfalva] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Pilgersdorf.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 6 km²
- Alto super marnivelo: 371 m
- Loĝantaro: 270
- Telefonprefikso: 0 26 16
- Poŝtkodo: 7441
- Aŭtokodo: OP
- 47° 26′ 00″ N 16° 21′ 00″ O / 47.43333 °N, 16.35000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 00″ N 16° 21′ 00″ O / 47.43333 °N, 16.35000 °O (mapo)
Situo[redakti | redakti fonton]
Bubendorf situas sur mildaj deklivoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua necerta mencio okazis en 1300. En 1532 la turkoj, en 1605 hajdukoj de Stefano Bocskai detruis la vilaĝon. En 1866 incendio okazis. Ĝis 1921 Lántosfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio). Inter 1948-1952 oni minadis apude brunan karbon. En 1971 Bubendorf aliĝis al Pilgersdorf.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika preĝejo
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En la iama Lantosfalva naskiĝis hungara germanisto Ferenc Puhr.