Buch
Buch estas germana radiko kun la signifo fago. Ĉar en frua mezepoko ĝermanoj skribis per literoj, kiujn ili gravuris en fagostabetojn, la vorto Buchstaben fariĝis la germana vorto por litero, de kiu poste devenis ankaŭ la germana vorto Buch kun la signifo de libro. Kiel geografia nomo Buch tamen ne alludas al la signifo de libro sed al fago. Kutime la nomo Buch indikas, ke en la regiono ekzistas fagoarbaroj. En germanlingvaj regionoj Buch estas ofta geografia nomo.
En Germanio
- Buch (Elbo) estas komunumo en distrikto Stendal en Saksio-Anhalto.
- Buch (Hunsrück) estas komunumo en distrikto Rhein-Hunsrück-Kreis en Rejnlando-Palatinato.
- Buch (Schwaben) estas komunumo en distrikto Neu-Ulm en Bavario.
- Buch (Taunus) estas komunumo en distrikto Rhein-Lahn-Kreis en Rejnlando-Palatinato.
- Buch am Buchrain estas komunumo en distrikto Erding en Bavario.
- Buch am Erlbach estas komunumo en distrikto Landshut en Bavario.
- Buch am Wald estas komunumo en distrikto Ansbach en Bavario.
En Svislando
- Buch estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo.
- Buch ĉe Irchel estas komunumo en Distrikto Andelfingen en Kantono Zuriko.
- Buch (Egnach) estas municipo de la komunumo Egnach en Distrikto Arbon en Kantono Turgovio.
- Buch ĉe Märwil estas municipo de la komunumo Affeltrangen en Kantono Turgovio.
- Buch (Birwinken) estas municipo de la komunumo Birwinken en la distrikto Weinfelden en Kantono Turgovio.