Burghausen
| Burghausen | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Bavario | ||||
| Distriktaro | Supra Bavario | ||||
| Distrikto | Distrikto Altötting | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 48°10′N 12°50′O / 48.167°N, 12.833°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 421 m | ||||
| Areo | 19,85 km2 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 08677 | ||||
| Poŝtkodo | 84489 8263 | ||||
| Aŭtomobila kodo | AÖ | ||||
| Oficiala kodo | 09 1 71 112 | ||||
| Subdivido | 33 komunumopartoj (Ortsteil) | ||||
| Komunumestro | Hans Steindl | ||||
| Partio de komunumestro | SPD | ||||
| Adreso de la administrejo | Stadtplatz 112 84489 Burghausen |
||||
| Komunuma retejo | www.burghausen.de | ||||
Burghausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altötting de la federacia lando Bavario. La 30-an de junio 2005 la komunumo havis 18261 loĝantojn.
[redakti] Situo
Burghausen situas ĉe rivero Salzach, kiu tie konsistigas la landlimon al Aŭstrio. Ekzistas du vojaj pontoj.
Ĉar la valo de Salzach tie profundas ĉirkaŭ 60 metrojn, la urbo estas nature dividita al du partoj. La historia parto (Altstadt = malnova urbo) ĉe la rivero situas je alto de ĉ. 360 m super marnivelo. Ĝia centro estas la urba placo (Stadtplatz), kiu plenigas la spacon inter la rivero kaj la kastela monto.
La nova parto (Neustadt = nova urbo), kiu ekestis komence de la 20-a jarcento, situas sur ebenaĵo 60 metroj pli alta. Samnivele situas la historia kastelo, konstruita sur mallarĝa montokresto, kiu etendiĝas en la rivervalon. Pro la formo de tiu kresto la kastelo ja estas 1 km longa (la plej longa en Eŭropo), sed nur kelkdek metrojn larĝa. Oriente de la monto situas la malnova parto de Burghausen kaj river Salzach, aliflanke lago Wöhrsee.
Norde la la nova urboparto situas industria areo, kie produktas la kemiaj kompanioj Wacker-Chemie kaj ÖMV.