Burgo Hanstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Hanstein

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 20′ 22″ N, 9° 56′ 24″ O (mapo)51.33949.94Koordinatoj: 51° 20′ 22″ N, 9° 56′ 24″ O (mapo)
Burgo Hanstein (Turingio)
Burgo Hanstein (Turingio)
DEC
Burgo Hanstein
Burgo Hanstein
Situo de Burgo Hanstein
Burgo Hanstein (Germanio)
Burgo Hanstein (Germanio)
DEC
Burgo Hanstein
Burgo Hanstein
Situo de Burgo Hanstein
Map
vdr

Burgo Hanstein (germane Burgruine Hanstein) estas kastelruino en Bornhagen, Germanio. La nomo de la nobeluloj von Hansteins, el kiuj plej famis Fritz Huschke von Hanstein, devenas de tiu ĉi kastelo. Naskiĝis enburge la imperiestra oficiro Konrado de Hanstein.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kronikoj la abatejo de Corvey la loko haanstedihus transdonitis en la manojn de iu Eilhard inter 826 kaj 853. La kronikisto Lamberto de Hersfeld (el la Abatejo Hersfeld menciis la detruon de la burgo fare de reĝo Henriko la 4-a. Ĝi estis tiam en posedo de la saksa grafo Oto el Northeim. La kastelo estis heredita fare de la Velfoj kaj en 1203 ĝi estis en la posedo de Henriko la 5-a (Elekto-Palatinato); poste de ties frato kaj imperiestro Oto la 4-a, kiu en 1209 donis ĝin al la ĉefepiskopo de Majenco.

En 1308, Henriko kaj Lippold von Hanstein kun la permeso de episkopo Peter von Aspelt komencis rekonstrui la tuton de la kastelo. La muroj kaj pordegoj detruitaj dum la Tridekjara milito estis rekonstruitaj inter 1655 kaj 1658. En 1840, la konstruo de nova halo por klanaj konferencoj estis finita.

Ampleksaj renovigadoj okazis inter 1904 kaj 1907.

En 1946, Hanstein-kastelo iĝis la posedaĵo de Germana Demokratia Respubliko. Pro la fakto, ke la landlimo al FRG estis nur plurcent metrojn for, unu el la turoj estis utiligita fare de la komunismaj, pafpretaj limgardistoj kiel gardoturo. Kelkaj renovigadoj komenciĝis en 1985, kvankam neniuj turistoj estis permesitaj iri al la kastelo, pro la limo.

La kastelo hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekde 1990, la kastelo Hanstein apartenas al la magistrato de Bornhagen. La angla fotisto Mark Robert Davey helpis al la kastelo en 2006 akirante monon per siaj nigra-blankaj fotoj de la burgoruino. En 2008, la lokanoj festis la 700-jaran jubileon de la kastelo. Diversaj festivaloj okazas ĉiun jaron.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hanstein Castle en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]