Burgo de Vaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Burgo (aŭ kastelo) de Vaja estas signifa renesanca historia monumento en Hungario, en urbo Vaja.

Burgo de Vaja
Pentraĵo pri la burgo

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la konstruaĵo ne estas konsento inter la arkeologoj. Kelkaj opinias, ke en 1554 nobeldomo estis en tiu loko. En la 17-a jarcento okazis granda trakonstruo. Laŭ aliaj en 1418 okzis la konstruado. La fundamento estas mezepoka, la konstruaĵo mem devenas - ŝajnas - el la 16-a jarcento, en la sekva jarcento trakonstruoj okazis. La unua turo estis konstruita en 1659, la alia turo en la 18-a jarcento. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la posedantoj (familio Vay) firme apogis la liberecbatalon, eĉ mem Rákóczi dufoje loĝis en la kastelo, eĉ tie okazis traktado kun la malamika János Pálffy (palatino). Post falo de la liberecbatalo la burgo ne estis detruita, sed ne estis loĝata. En mezo de la 19-a jarcento alia nobla familio faris trakonstruojn kaj la burgo renoviĝis. La sekva - jam ŝtata - renoviĝo okazis en la 1960-aj jaroj. Interne la muzeo ekfunkciis en 1964. Inter 1997-2001 denove la kastelo renoviĝis.

La kastelo kun la parko

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en parko. La fasado estas malsimetria ĉefe pro la fenestroj kaj ambaŭ turoj. La burgo/kastelo estas duetaĝa brikoformo. En ambaŭ flankoj po unu kvadrataj turoj altiĝas, sed unu reliefas, la alia malreliefas. Tial la turoj povis defendi la burgon. Nun la konstruaĵo havas modernan tegmenton.

Parko[redakti | redakti fonton]

La malgranda parko bone akomodiĝas al la burgo. Meze situas busto pri Ádám Vay.

Fontoj[redakti | redakti fonton]